Kiel instrumento de la ordonpovo la malliberejo estas elkreskaĵo, aldona organo de la tribunalo. Kaj en la hodiaŭa t.n. moderna socio, el kiu apartenas ankaŭ la totalismaj reĝimoj –faŝistaj kaj bolŝevistaj– kiel malliberejojn oni devas enkalkuli ankaŭ la koncentrejojn, kie sen aŭ pro juĝado oni sendas al trudlaboro homojn senigitajn je libereco kaj je elementaj hom– kaj civilrajtoj.

La malliberejo estas povinstrumento, per kiu oni plene efektivigas la venĝon de la socio, reprezentata de la ŝtato kaj registaro, esprimantoj kaj gardistoj de la interesoj de la klaso, kasto aŭ privilegia kliko, kiu staras post ili. Tien oni sendas tiujn, kiuj estas rigardataj kiel »malamikoj de la socio«, la malobservantoj de ties leĝoj, »la krimulojn« rilate al iuj akceptitaj normoj, kies tuton oni konsideras kiel moralon. Ĉi tiujn »krimulojn« oni dividas je du kategorioj: politikaj kaj kriminalaj. Ordinare la duaj estas tiuj, kiuj servas kiel preteksto por la ekzisto de la punsistemo mem. Tial, ankaŭ la malliberejon oni prezentas kiel korektodomon. Sed la politikaj »krimuloj« ofte okupas pli vastan lokon en tiuj domoj, kiuj ne estas korektadaj sed punaj »universitatoj« de la krimeco.

La juristoj ŝatas idealigi la tutan punsistemon, kaj la malliberejojn mem. Sed tiuj el ili, kiuj povas, malgraŭ praktikado de funkcio detruanta ĉian moralon, resti honestaj antaŭ sia konscienco, komprenos la realecon, nur kiam ili havos »la honoron« restadi iomete en malliberejo. Tie ili vidos, kiom granda estas la nombro de la plene senkulpaj el inter la kondamnitoj, kiuj pro la forto de tiu cirkonstanco mem fariĝas efektivaj malamikoj de la socio prezentita de la pundomaj aŭtoritatoj. Tie ili vidos, kiom da junaj homoj, senditaj en malliberejon pro etaj kulpoj, malvirtigas kaj ekiras la vojon de la krimeco pro la kutimoj, kiujn ili akiras de la ĉirkaŭanta medio. Ili vidos kaj komprenos ĝis kioma grado la prizono estas lernejo de la brutaleco kulturita de la provosoj, lernejo de la krimeco disvolvita per la trudata kunloĝado kun veraj krimuloj, kiel plej ofte la trudata senfaro iĝas patrino de ĉiuj malvirtoj. Sed ekzistas alia fakto, kiu sufiĉas pro sia senmoraleco, radikale refutas ĉian malliberejon, ĉiujn malliberejojn en la mondo. Kaj tiurilate neniu reĝimo esceptiĝas. La malliberejo estas kulturejo de la plej abomeninda demenco, de sklavemeco, de spionado kaj de humileco. La instruitaj juristoj tre malmulte enpensiĝas pri tiu fakto, ke la denuncantoj plej ofte estas el la medio de la krimaj malliberuloj; kaj efektivaj krimuloj, murdistoj, ŝtelistoj, falsistoj, rekulpiĝintoj estas tolerataj, favorataj kaj oficiale komisiitaj, kun respondecaj postenoj interne de la malliberejo. En sia medio ili estas nomitaj helpaj pordŝlosistoj, falsaj pordistoj. Ili fermas kaj malfermas alies ĉelojn, kvankam ili mem havas siajn proprajn; ili senpere spionadas; ili varbas fidenuncistojn; ili regule denuncas kaj iliaj raportoj estas decidigaj en la determinado kaj pritakso koncerne la kondutadon de la malliberuloj. Kaj –atingante la klimakson!– tiun aktivecon oni taksas kiel »laboron« per kiu oni malpliigas la punon; punantaŭliberigon plej ofte profitas same tiuj medioj.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)