La 1an de majo ni solenas la lukton, kiun milionoj da homoj eltenas ekde ĉiam je la defendo de la digno kaj la rajtoj de la laborista klaso. Je tiu ĉi tago ni rememoras la lukton en Ĉikago je la 1886a por la okhora deĵordaŭro, en kiu ili murdis kvin anarkiistajn laboristojn. Ekde tiam ni eldevigis multajn akiraĵojn al la entreprenistaro: agnoskon pri la rajto al laboro, al la labora sano kaj sekureco, al la kolektiva negocado, al dignaj laboraj kondiĉoj..., kvankam restas ankoraŭ longa vojo por trakuri.

La kapitalismo de la 21a jarcento alvenis al la pinto de disvolvo kaj tutmondiĝo kaj ĝi pliigas la ekspluatkvanton de la laborista klaso ĉe la tuta mondo, klopodante revenigi nin al la duonsklavecaj kondiĉoj de antaŭaj jarcentoj per la rabo al ni de la rajtoj, kiuj tiom da streĉo kaj da vivoj kostis al ni.


La kapitalismo de la 21a jarcento alvenis al la pinto de disvolvo kaj tutmondiĝo kaj ĝi pliigas la ekspluatkvanton de la laborista klaso ĉe la tuta mondo, klopodante revenigi nin al la duonsklavecaj kondiĉoj de antaŭaj jarcentoj per la rabo al ni de la rajtoj, kiuj tiom da streĉo kaj da vivoj kostis al ni.

Ĉe nia lando la rajtoperdo estas ĉiam pli kaj pli grava kaj la labora reformo, la sociaj eltranĉaĵoj kaj la socia pakto estas la finfina bato. La rajto al la laboro ne ekzistas. La salajron, la feriojn, la sekurecon, la moveblecon, la funkciojn, nian ripozon, la sanon… ĉion decidas la estro. Ni perdis la rajton al digna pensio, al stabileco ĉe la dungo, ili malpliigas nian salajron, maldungas nin, forprenas nian loĝejon, ni restas sen helpmono por supervivi. Oni privatigas la kolektivajn servojn dum eltranĉas la sociajn elspezojn, por ke la edukado, la sanservo aŭ la zorgado, ekzemple, estu garantiitaj nur por tiuj, kiuj povas pagi ilin.

Por ŝanĝi ĉion tion la ĜKL alvokis du Ĝeneralajn Strikojn. Kaj ĝi daŭre batalos, kiel ĝis nun, sur la stratoj, ĉe la entreprenoj, laŭ industrisektoroj, laŭ teritorioj, sur la tuta lando. Ni devas daŭri je la lukto, devas daŭri sur la stratoj, ni devas alvoki pliajn manifestaciojn kaj plian Ĝeneralan Strikon ĝis atingi niajn celojn, ĉar la lukto estas la nursola vojo por reakiri ĉion, kion ili forrabis al ni dum la lastaj jaroj pretekste de la ekonomia krizo, kiun okazigis la riĉuloj kaj la povuloj.

Neniu el la rajtoj, kiujn ni retenis ĝis nun, estas donacita al ni, ni bezonis perbatali ilin. Tial ni devas elteni ilin kaj endas, ke la estontaj generacioj konos ilin kaj daŭrigos defendante kaj pliampleksante ilin.

La gelaboristoj, la popolaj klasoj, la sociaj organizaĵoj, la studenta kaj junulara movado, la popolaj asembleoj, la 15M, la samurba movado, la senloĝulaj unuiĝoj, la senlaborulaj asembleoj… ni estas la ĉefroluloj de la nova socio, kiun ni volas konstrui sur bazoj de socia justo, libero, partopreno, egaleco, interhelpo kaj memregado. Ni devas labori kune por atingi tiujn celojn.

Ni estas reakirontaj la rajtojn, kiujn ili forprenis de ni, la rajton al laboro, havi salajron, dignajn pension kaj loĝejon, kolektivajn servojn bonkvalitajn kaj senkostajn por la tuta loĝantaro, ni malebligu, ke iuj malmultuloj, riĉaj kaj senskrupulaj, manipulos kaj ekspluatos nin kaj ke ili atingos laborigi nin humiligitaj de kaj por ili.

Vivu la 1a de majo!

Vivu la laborista lukto!



Fuente: CGT-ĜKL