SATeH publikigis artikolon esperantan paroladon de Pascual Pont

La esperantistaj renkontiĝoj estas kvazaŭ speco de celebrado de la vorto.
Laboro kaj vorto estas tio kio faris ke la homo elstariĝu el la
besto, sed lia naturo, nek genetika nek biologia,
tamen kultura, ebligis ke iuj individuoj ilin deturnu de sia
nuklea funkcio en la komuna dialogo kaj sinergio por orienti ilin en propra
profito kaj en malutilo de aliuloj, kvankam tio devenu ankaŭ en malutilo por
tiaj individuoj ĉar la persona pleneco nur povas esti atingita se ĝi estas
mergita en komuna pleneco.

Se la devio de la laboro nomiĝas ekspluatado, tiu de la vorto nomiĝas
manipulado. Ekzistas tre bonaj studoj kiuj denuncas ĉi tiun manipuladon. Tiuj de
Noam Chomsky estas tre signifaj, ĉar ili
devenas el lingva spertulo, sed mi rekomendus al vi elŝuti el Guglo la verkon de
Vicente Romano “La intoxicación lingüística” por malkovri la multnombrajn
aspektojn kiujn ĝi entenas. Sed eble la maksimuma manipulado de la vorto loĝas
en la manipulado de la mitoj. La mitoj okupas centran lokon en la kultura
disvolviĝo ĉar ili intencas kunigi en kohera unueco tion kion oni scias kaj tion
kion oni ignoras. La plej fama mito rilatigita al la vorto estas tiu de la Turo
de Babelo kaj ĝia manipulado estas tiel kruda ke ĝia ĝenerala akcepto eble
devenas de la fakto, ke Humpty Dumpty pravas kiam al la demando de Alica:
ĉu oni povas fari ke vortoj havu plurajn malsamajn signifojn?, li respondas al
ŝi: La demando estas scii kiu havas la povon… tio estas ĉio!.

Legi la plenan artikolon: SAT en Hispanio