Tradukaĵo, fare de Jesús González, de la artikolo "... nek NKL" de Carlos Semprún Maura, verkisto kaj ĵurnalisto. Aŭtoro de la libro "Nek dio, nek mastro, nek NKL."

Kion mi riproĉas al la NKL (1), al ĝiaj statutoj, al ĝia gazetaro, al ĝia estraro kaj al ĝia aktivula agado, estas ĝuste teni la vidon, la koron, la ĵargonon, plene lokitaj en la “glora estinteco”, sen voli rimarki, ke la tridekjara situacio tre malmulte similas la aktualan kaj, sekve, sen elpensi absolute nenion por hodiaŭ.

Dum la tridekaj jaroj ekzistis ĉe Hispanio potenca revolucia amasmovado, kiu finiĝis kaj estis malvenkita en la milito de 1936-39.

Kion mi riproĉas al la NKL (1), al ĝiaj statutoj, al ĝia gazetaro, al ĝia estraro kaj al ĝia aktivula agado, estas ĝuste teni la vidon, la koron, la ĵargonon, plene lokitaj en la “glora estinteco”, sen voli rimarki, ke la tridekjara situacio tre malmulte similas la aktualan kaj, sekve, sen elpensi absolute nenion por hodiaŭ.

Dum la tridekaj jaroj ekzistis ĉe Hispanio potenca revolucia amasmovado, kiu finiĝis kaj estis malvenkita en la milito de 1936-39.

Nenion similan oni ekvidas nuntempe ĉe la horizonto de la landsocia vivo. Sed, plene absorbiĝintaj per la ripetado, nekapablaj elpensi la plej malgrandan agon, kiu rilatis kun la hodiaŭaj problemoj, kaj sen eĉ proponi ĝin al si (ĉu ili ne havis ĉiam pravon?), la plimulto de la NKL-anaj aktivuloj, kiuj ne sentas instigataj de neniu potenca amasmovado, ĉar ĝi ne ekzistas, rifuĝas en la senvaloraj taskoj de la organizado de la Organizaĵo: kunvenoj, mitingoj, manifestacioj, glubildoj, ellaboro kaj dissendo de ĝia enuigega gazetaro, t.e., la samtempe monotonaj kaj ritaj agoj, tute malplenaj de la plej malgranda revolucia senco, kiuj konsistigas “la vivon de la organizaĵo”, t. e., ŝajnigo, t. e., la morto de la kreemo.

La ideologia preteksto de ĉi tiu tradicia kaj alieniga aktivismemo baziĝas sur la supozita neceso krei, unue, potencan NKL-n, poste ni jam vidos. “Sen potenca organizaĵo ni ne povas fari nenion seriozan”, oni ofte diras.

Tamen en iu momento estus eblinta, ke iuj uloj kunvenus por realigi diversajn agaĵojn, sed kun anarkia enhavo, agaĵoj, kiuj ĉiuokaze la uloj mem estus elektintaj libere, laŭ siaj moŝtaj deziroj, ĉar ili interesis ilin, nu, aktivaĵoj, por kiuj telefono estas multfoje sufiĉe kaj ĉiam netaŭga la stampilo de ajna sindikato.

Nu ne, oni uzis la tutan liberan tempon, ĉiujn bonajn volojn, la tutan entuziasmon, preskaŭ ĉion, kio de liberecano ankoraŭ ekzistis tie por enfermi ilin kaj enfermi ĝin en la enuiga kaj alieniga rondo de la ĉiutaga aktiveco.

La NKL-a aktivulo –de maniero, sendube, pli senorda ol en aliaj organizaĵoj– fariĝis kiel la kutima kuriero, kiu portas pakojn de loko al alia, gluas afiŝojn aŭ stampojn, paradas en malĝojaj procesioj, semajne perdas horojn kaj horojn pro tedaj kunvenoj kaj ĉeestas al la nekredebla, groteska kaj ĝis tia punkto neatendita lukto pro la povo en la Komitatoj, bazita sur krurfalĉoj, insultoj, personaj kalumnioj kaj la pli grandioza foresto de klaraj ideoj, sen eĉ paroli pri la plej malgranda trankvila teoria diskutado. Kiel la postenoj en la Komitatoj ne estas pagitaj, oni povas diri, ke la lukto pro la povo bazata sur krurfalĉoj kaj intrigoj estas kemie pura. Temas pri la povo por la povo, sen la materialaj avantaĝoj, kiuj ĝin akompanas en aliaj organizaĵoj.

La oficiala konfederala gazetaro ne raportas multon pri ĉi tiu situacio de kverelado inter la karieristoj, por daŭre subteni la fikcion de “la unueco en la diverseco”. Sed estas tia malordo, ke oni ne povas kaŝi ĝin . “En NKL, kunuloj, estas surda lukto pro la povo. Surda, sed per krioj”, oni povas legi en la paĝo 13 de la numero 2 de “Biciklo”, kiu eldonas dosieron pri la temo.

[…]

En NKL ekzistas hodiaŭ kvanto de tendencoj kaj kernoj, kies malfacila mozaiko malŝparas ĉie demagogion kaj  parolinundon sen tio, ke la sintenoj kaj  proponoj el unuj kaj aliaj estas klare difinitaj kaj, sekve, oni ne povas elekti demokratie por aŭ kontraŭ tian tendencon aŭ tezon.

Pro tio, kio oni pli vidas sur la scenejo de ĉi tiu lukto pro la povo estas la alfronto inter kamariloj.

Oficiale, ĉiuj estas “anarkisindikatismaj” (ĉiu tago oni povas konstati pli bone la kontraŭecon de ambaŭ terminoj), sed fakte estas memadministradaj sindikatistoj – aŭ “sindikatistaĉoj”- , liberecanaj komunistoj, k.t.p., k.t.p. kaj ili alfrontas inter ili en malklara kverelo, klopodante nomumi la “iliajn” en la Komitatoj, sed en la plej plena el la konfuzoj.

Kie estas la alternativoj, la elektebloj, la tezoj por diskuti kaj aprobi aŭ malakcepti, ne nur pri la politika situacio kaj la agaĵoj, kiujn la aktivuloj povas kaj deziras realigi en dirita kunteksto, sed simple, pri tio, kio estas aŭ devas esti la NKL, anarkiisma organizaĵo aŭ sindikato?

Kiel mi jam diris estas du vidpunktoj, du tipoj de organizaĵo kaj aktiveco, kiuj  kontraŭstaras.

Kial unuj kaj aliaj volas proprigi la postenojn en la Komitatoj se vi ne havas pli alternativon ol proponi la administradon de la kotizoj kaj la dissendon de la poŝto? Ĉu ne estos pro la vanta plezuro, kiun iuj sentas kiam ili aliĝas al iu aŭ alia Komitato? T. e., kiam ili eniras en la maŭzoleon de la herooj, martiroj kaj gvidantoj de la NKL. “Ni ankaŭ atingis la konfidon de la amasoj, kiuj nin elektis kiel siajn reprezentantojn…” Kaj tiel oni reenkondukas la malnovan dividon gvidantoj-gvidatoj, amasoj-reprezentantoj, de la malnova hierarĥia ordo kaj sekve aŭtoritatema. Por kiam la frapfrazo: neniigo de ĉiuj Komitatoj? La aferoj ne ŝajnas aliri al tia anarkia vojo.

Oni diros al mi, ke tuta ĉi tiu lukto pro la povo havas pli de komedieto ol alia afero, ke la komitatoj ordonas malmulte kaj, kiam ili faras tion, ne estas obeitaj.

Certe, kelkfoje tiel okazas ĉar en la aktuala malordo, ankoraŭ estas ĉe NKL sufiĉe liberecana spirito, sed neniu trompu sin: malantaŭ la batalo por proprigi la postenojn en la Komitatoj, oni ekvidas la evidentan volon “ordigi”, likvidi per burokrata maniero la aktualajn diferencojn kaj kontraŭdirojn. Oni komencos, eble, forĵetante ĉiujn “indiferentulojn”, kiuj ankoraŭ restas kaj sukcesis kelkfoje festigi kelkajn NKL-ajn manifestaciojn –t. e. transformi la mitingon-meson en feston.

Tia “purigo” tute ne garantias, ke la alternativoj subite stariĝos kaj oni povas fine diskuti ilin demokratie.

Krome, kvankam la aktuala povo de la Komitatoj estas relativa, normala afero dum ĉi tiu “konstrua” etapo, kiam oni trovis ĉe NKL homojn kun tre malsimilaj opinioj kaj sintenoj, kun la rezultanta konfuzo, la logiko de la Komitatoj estas iom post iom plifortigi ĝian povon –serĉante la efikecon, kompreneble– aliokaze, por kio Komitatoj? Iom da povo ili jam praktikas, aliflanke, kvankam nur estas por anatemi kaj sankcii, kun kriterio pli ol diskutebla.

La foresto de agado, kiu rilatas kun la hodiaŭaj problemoj, ankaŭ reflektas sin per la karikatura lukto pro la povo. Ĉar, se la NKL-anoj estus vere plenumante interesajn agaĵojn –por ili mem, mi insistas–, ĉiu tiu aro de kortegaj luktoj saĵnis al ili tiel ridinda kaj simptoma de burokrataj tendencoj, kiel al la objektiva observanto.

Havante aliajn aferojn por fari, multe pli interesigaj, ili turnus sian dorson al la kverelo de la kamariloj kaj la batalo de generacioj por dediĉi sin al ĉi tiuj aferoj. Kaj la Komitatoj, post danci momenton en la malpleno, disfalus bruege.

[…]

Tio, kio evidentas estas, ke la propra organisma strukturo de la NKL konstituas obstaklon al la disvolviĝo de agaĵoj, kiuj havas iun rilaton kun la interesoj kaj problemoj, grandparte novaj, kiujn oni prezentas en niaj socioj. La NKL-a strukturo estas sindikata kaj nur permesas agi sur tiu tereno, kio kondukas neeviteble ĉi tiun duonsindikaton iĝi, kiel la aliaj, en “specifa instrumento por la integriĝo de la laboristoj al la socio”, kiel mi klopodis pruvi antaŭaj paĝoj kaj ne ripetos tie ĉi.

La organizo bazita en korporacioj kaj lokaj, regionaj kaj nacia Komitatoj (kio estas tio de “nacia”?), ne nur reproduktas la geografian dividon de la hispana ŝtato, sed – kaj ĉi tio estas pli gravega – ankaŭ reproduktas kaj eternigas la sociajn barojn inter individuoj, man- kaj intelekt-laboristoj, k.t.p. de la klassocio. Kial diable la metalurgiistoj devas diskuti kaj agadi nur kun metalurgiistoj? La sola intereso, kiun povus havi liberecana organizo, estus ĝuste rompi, laŭ ĝiaj ebloj, menciitajn sociajn barojn kaj permesi, ke metalurgiistoj diskutas kaj agadas kun instruistoj, ekzemple, kaj ne nur el for ĉeestas al la kunvenoj, en kiuj “la brila oratoro” trudas ĉiam sian volon.

Krom la aktiveca maniero, kiu povas disvolviĝi ĉe la entreprenoj kaj laborlokoj ĝenerale – pri kio mi parolos poste -, la sola maniero por limigi la neeviteblan burokratigon kaj la sektismon de la organizaĵo estas, ke la uloj kunvenas pro afinecoj, ĉu personaj, ĉu ĉirkaŭ iu agado.

Sed ne tion permesas la arkaika kaj rigida NKL-a strukturo. Kontinuante kun la ekzemplo de la metalurgiisto (sed ajna alia ekzemplo estus simila), ĉi tiu, kiu estas devigita de la socio realigi ĉiutage penigan laboron, ofte enuigan, ĝenerale malbone pagitan, k.t.p., ĉiuj bone konitaj problemoj ĉi-rilate, estas krome devigita de sia “liberiga” organizo kunveni ĉiusemajne kun aliaj metalurgiistoj, ĉiam la samaj,  disdoni pamfletojn kaj realigi aliajn tedajn aktivulajn taskojn, kiam eble li dezirus partopreni en ekologiaj agaĵoj, la redakcio de ĵurnalo aŭ de libera radioelsendo, luktoj por klopodi solvi la pliajn aktualajn problemojn el sia kvartalo, aŭ tio, kio li volus, kune kun novaj homoj por li, en novaj agaĵoj por li.

Io, kio eble lin eltiras el la malgranda rondo de interesoj kaj taskoj, en kiuj la socio kaj lia sindikato lin enfermis.

Kompreneble, mi scias, ke kernoj de NKL-aj aktivuloj faras aferojn tiel, sed ekster sia sindikata agado, ĉar la jam dirita organisma strukturo ne povas respondi la problemojn de la komunaj malliberuloj, la maldungitoj, la socia aŭ seksa “marĝenigo”, la virinoj, la junuloj, k.t.p. (volonte mi mencias la plej konatajn ekzemplojn). Sed tia kvanto de agaĵoj, la devigaj kaj la volontaj, iĝas koncernaj aktivuloj en aktivistoj sen libera tempo por promeni aŭ amindumi. Mi apenaŭ troigas.

Kompense al tiu sinofero, kion al ili oferas la NKL? Nenion. Krom tio, ke la simpla fakto posedi ĝian sindikatkarton kaj pagi ĝiajn kotizojn, la simpla fakto aparteni al NKL, kontentigas ilin kaj, ke propra masoĥismo faras ke, ili plezure metis siajn personajn dezirojn antaŭ la altaro de la Organizaĵo.

La NKL, kiel aliaj organizaĵoj, petas al ĝiaj aktivuloj ĉi tiujn kaj aliajn sinoferojn je la nomo de iu ĉiam venonta revolucio. Nenio ŝanĝis ĉi-sence, en la ŝimita ĵargono de la NKL-aj deklaraĵoj kaj gazetaro. Kune kun tre etaj, partaj kaj tradiciaj laboraj depostuloj, oni memoras kelkfoje la malnovan revon de la “anarkisindikatisma” revolucio, kiu, iu tago, eble morgaŭ, eble post jarcento kaj duono, sed iu tago, liberigos la laboristaron el la jugo de la ekspluatado kaj la subprema ŝtato.

Sed, certe, por atingi tiel helan celon oni bezonas grandan, potencan organizaĵon. Jen senelirejo kaj la NKL kontinuas sen diri nek fari absolute nenion koheran pri la aktuala situacio, nek pri la maniero  alfronti la problemojn por klopodi ŝanĝi la aferojn, eĉ se nur malmulte, sed tie kaj nun.

Mi opinias, ke la unua kaj plej elementa faro de ajna persono, kiu konsideras sin anarkiista estas nei sin kategorie realigi ajna agtipo, kiun li juĝas neinterese aŭ kunveni ĉiusemajne kun homoj, kiuj lin tedas. Sufiĉajn altrudojn kaj disciplinojn al ni trudas la socio, por ke, krome, ni aliĝis al organizaĵoj, kiuj al ni trudas aliajn!

* * *

La dubasenca kaj nekonsekvenca karaktero de la NKL povas ankaŭ esti taksita en la afero de la sindikataj balotadoj.

Ĝi pravas denuncante la interkonsenton de la Moncloa kaj, kvankam tre parte kaj malklare, ĝi kritikas la kreon, per ĉi tiuj balotadoj, de sindikata burokrataro en la entreprenoj, kun la konsento de la “maldekstraj” partioj, la labormastraro kaj la registaro. Ŝtato, entreprenistoj kaj “laborista” burokrataro estas efektive interesataj, kiel mi jam diris, en la kreo de novaj strukturoj, post la forpaso de la NSC (Nacia-Sindikatisma Centralo) (2), por “interparolado kaj intertraktado”; en la funkciigo de stabilaj kaj “agnoskataj” iloj por la kanaligo kaj kontrolo de la konfliktoj. Kio mi nomis la koplodon de “planado de la malkontento”. Mi ripetas: la sindikatoj utilas al la kapitalisma disvolviĝo.

Sed, kial tiom da surprizo kaj lamentoj?. Ĉi tiu situacio estas logika kaj antaŭvidebla kaj respondas perfekte la landan ĝeneralan politikan evoluadon. Samkiel en la ceteraj eŭropaj landoj kun parlamenta demokratio, la kampoj estas bone limigitaj, ĉiu havas ĝian funkcion: la leĝdonaj balotadoj utilas por krei politikan plimulton, kiu principe formos la registaron, kaj la sindikataj balotadoj utilas por fari la samo en la laborista tereno. Principe, la partioj reprezentas la civitanojn kaj la sindikatoj la laboristojn “el ĉiuj klasoj”. Evidentaj veroj, sendube, kiel evidentaj veroj estas la realaj konfliktoj, kiuj kaŝas sin malantaŭ ĉi tiu “demokratia” fasado. Nek la partioj reprezentas la civitanojn, nek la sindikatoj  la laboristojn, escepte per alienigo de unuj kaj aliaj. Ĉar neniu povas reprezenti min, aŭ vin, escepte ni mem.

La akuzo pri “nova vertikalismo” fare de la NKL-a nacia komitato, ŝajnas al mi, tamen, ne esti pli ol propaganda ruzaĵo. Inter aliaj aferoj, ĉar estas pluraj sindikatoj, kiuj partoprenis en la balotadoj kaj videblas, ke la sendependuloj (laboristoj ne aliĝitaj al neniu sindikato) atingis ne malbonajn rezultojn. Unua grava diferenco rilate kun la sindikataj balotadoj de la faŝisma epoko kaj ĝia ununura “sindikato”. Ni ne forgesas, krome, ke la vertikalismo de la NSC baziĝis sur tio, ke labormastroj kaj laboristoj aliĝis al la sama sindikato kaj ĉiuj naciaj estroj estis elektitaj fingre, de supre.

Evidente, preskaŭ la tuta estraro de la LK (Laboristaj Komisionoj, CC.OO. hispane) (3) estis nomumitaj fingre de la PlenumKomitato de la KPH (Komunisma Partio de Hispanio), sed estas tre evidente, ke tio ne okazas tiel kun la “sendependuloj” ĉar ili, ankoraŭ, havas eĉ ne estrojn.

Mi ne diras, ke la sindikataj balotadoj, kiuj disvolviĝis dum la unuaj monatoj de 1978, estas panaceo, nek estis ĉiam tute honestaj… Mi diras, ke ĉi tiu estas la leĝa kaj logika kadro, en kiu disvolviĝas la “sindikata demokratio” dum la aktuala fazo. Oni devas scii tion, kion oni volas, NKL-aj kunuloj, kaj se oni volas goli, oni devas aliri al la ludkampo. Alivorte, se vi volas esti sindikato en la tuta senco de la vorto, vi estos devigataj, pli frue ol malfrue, partopreni en la sindikataj balotadoj. La sinteno de sindeteno kaj la tro abstraktaj kaj samtempe malprofundaj kritikoj pri la sindikataj balotadoj tuj havos, kiel unua rezulto, relativan marĝenigon de la NKL kiel “reprezenta sindikato”.

Suplementa pruvo de la konfuzo, kiu regas en la vicoj de la NKL, kie ne ŝajnas, ke ĉiuj konsentis pri la ordono de sindeteno, estas, ke starigis NKL-ajn kandidatarojn, malmultaj sed raportitaj de la gazetaro kaj kies tre eta rezulto tuj estos propagande utiligita de LK, ĜUL (Ĝenerala Unuiĝo de la Laboristoj) (4), la entreprenistoj kaj la Registaro.

Multokaze estas la laborkunuloj mem, kiuj premis, por ke tia aŭ kia NKL-ano kandidatis, pro konfido en li kaj por lasi neniun postenon por “tiuj fiuloj de LK”. Kelkokaze, la aktivuloj neis sin “pro disciplino de organizaĵo”, sed en aliaj ili akceptis.

La tereno, en kiu tuj disvolviĝos la sindikata agado, kun ĝiaj konfliktoj, strikoj-intertraktado (strikoj por atingi intertraktadon kaj intertraktado por eviti la strikojn), tiu tereno kaj la ludreguloj inter partoprenantoj, Ŝtato, labormastraro, sindikatoj, organizaĵo kiel la NKL ne havas sufiĉan forton por transformi ĝin. Nur povos fari tion, kvankam nur estas momente, la laboristoj mem, per siaj sovaĝaj strikoj.

Kaj kun ĉi tiu konkreta okazo, oni elmontras iufoje plu la fundamentan kontraŭdiron inter anarkiismo kaj sindikato. Liberecanaj grupoj povas perfekte malakcepti la ludregulojn kaj elekti la terenon de ĝia agado. Sindikato, kiu estas vera sindikato kaj funkcias kiel tia, ne.

La NKL, volante esti la du aĵoj (pli ĝuste, estante malklara miksaĵo de ambaŭ),  riskas sin esti nenio. Ĝi malakceptas kun necedemo la sindikatajn balotadojn kaj samtempe eldonigas en la ĉefartikolo de la numero de januaro de 1978 de “Laborista Solidareco” la sekvan signifan deklaraĵon: “(…) Ne akceptos neniun interkonsenton, en kiu niaj Komitatoj ne estis partoprenitaj”. Krom la “sindikataĉa” ĉiutaga praktiko, kiu konstituas la esencan bazon de ĝia agado, deklaraĵoj kiel ĉi tiu pruvas, ke ekzistas ĉe NKL forta tendenco por tute transformi sin en sindikato, kun la ceteraj sindikatoj, la labormastraro kaj devige la Ŝtato, ĉar nuntempe la Ŝtato estas la mastro de la mastroj kaj mastra Ŝtato.

La tuta transformo de la NKL en alia sindikato principe ne devigos ĝin subskribi interkonsentojn kiel tiu de la Moncloa, sed jes respekti en ĝiaj grandaj trajtoj la ludregulojn, kiujn la industria socio kaj la parlamenta demokratio altrudas al ĝiaj sindikatoj – estante unu el ili la partoprenado je la sindikataj balotadoj. Se ĝi ne faris tion, ĝi riskos la marĝenigon, kiel sindikaton, ne nur fare de la entreprenistoj kaj de la Registaro, sed ankaŭ fare de gravaj grupoj de laboristoj, kiuj pensas, ke la sindikatoj devas “reprezenti ilin”, intertrakti kaj atingi plibonigojn de lia vivnivelo kaj liaj laborkondiĉoj kaj lastekstreme organizi depostulajn strikojn.

Ene la NKL ekzistas ĉi tiu tipo de iluzioj, homoj, kiuj deziras, ke estas sindikato kiel la aliaj, kvankam pli bona…

Alivorte, se vi volas esti sindikato, vi devos kontraŭvole obei, kiel vi ja pasis preter la fenestreto, sub la risko izoli vin, lasante libere la terenon al la ceteraj centraloj.

Antaŭ la sindikataj balotadoj, la NKL proponas asemblean sistemon, malakceptante la entreprenaj permanentaj komitatoj, inter balotadoj, valorante la strategion de elektitaj delegitoj por precizaj agoj kaj senvalidigablaj ĉiumomente. Ĝi kontraŭstaras, resume, la laboristan rektan demokration, kiu esprimas sin per suverenaj asembleoj, al la “sindikata demokratio” kiu, malgraŭ esti ne vertikalisma kaj havante iujn avantaĝojn rilate kun la vertikalismo de pasintaj tempoj, tamen kaŝas la superregan klopodon de la politika-sindikataj aparatoj sur la laboristoj kaj la monopolon de la “reprezenteco” de tiuj burokrataj aparatoj.

Ĉio ĉi tio estas tre bona, sed meritas kelkajn observaĵojn. Unue, tio tute kontraŭstaras kun la multfoje esprimita postulaĵo, laŭ kiu la NKL-aj Komitatoj devas ĉeesti dum la intertraktado de la interkonsentoj, por aprobi aŭ ne ilin, kiel ajna alia sindikato. Ĉu ne estas la bazaj laboristoj, kiuj ĉion decidas per la asembleo? Same tio kontraŭstaras kun la NKL-a aktivula agado tiel, kiel ĝi disvolviĝas je 99,9% de la okazoj. Por ke tiaj deklaraĵoj, kvankam ŝajnas al ni tre bonegaj, estos io pli ol nuraj asertoj de principo, ili devas havi almenaŭ komencon de ekzisto. La memadministrado kiel temo de filozofia spekulado eblas agrablan tempopasigilon, sed, se ĝi ne realigas, restas kiel tempopasigilo.

Kie la NKL ekplenumis de minimume konsekvenca maniero tiajn memadministradajn principojn?

Nenie, nek ĝi povas fari tion, sen nei sin kiel sindikato.

Ankaŭ la NKL povus deklari fiere per lia gazetaro, antaŭ salajra konflikto ĉe la Standard, ekzemple, ke nenio diskuti por atingi salajran pliigon, de tio, kio temas, estas kolektivigi la entreprenon. Bonege!

Sed, kion gajnis tiuj de la Standard antaŭ nuraj propagandaj deklaraĵoj? Ĉu vere ekzistas la bazoj, nuntempe, por tia rekta demokratio?

Sed estas plu kaj mi aliras al tio. Tia rekta demokratio, se ĝi ekzistus, ne nur dubindigus la burokratan sindikatan strukturon “demokratie elektitan”. Ankaŭ ĝi dubindigus la NKL-n mem. La evidenta ekzemplo, ĉar estas travivita ekzemplo de striko memadministrita de la laboristoj mem, kie la decidoj prenis sin efektive per suverenaj asembleoj, estas tiu bone konata de Vitorio (ne estas multaj). Tiel do, kie estis la NKL ĉe Vitorio?

Nenie. Eble estis iu NKL-a laboristo, sed estas tute same kvazaŭ li estus budaisto. Ne temas tie ĉi pri la fakto, ke ankoraŭ la NKL estis komence de ĝia “rekonstruo”, temas pri la fundamenta kontraŭdiro inter suverenaj asembleoj kaj sindikato. Antaŭ la memadministrado de la luktoj, antaŭ la rekta demokratio, la sindikato, ajna sindikato, malaperas netaŭge, sen kialo por ekzisti.

Kvankam estis estinta NKL-aj sindikataj sekcioj ĉe Vitorio, ĉi tiuj estis malaperintaj en la asembleojn, ĉar ekzistis la plej absoluta egaleco inter ĉiuj laboristoj kaj neniu povis paroli aŭ voĉdoni pli ol en sia propra nomo. La NKL-uloj estus povintaj voĉdoni kaj esti elektitaj kiel delegitaj por tiu aŭ kiu ago aŭ aktiveco, sed individue, ne kiel sindikata sekcio sammaniere ol la socialistoj aŭ la eblaj budistaoj. Ĉe Vitorio oni iris tre for laŭ ĉi tiu vojo, kiu estas la vera vojo de la memadministrado de la luktoj, kun klara elvido de la eternaj manipuladoj de partioj kaj sindikatoj.

Pro la propra duspeca karaktero de la NKL, ĝiaj Komitatoj faras iujn proponon, kiuj, se sukcesos, signifus la morton de NKL kiel sindikaton. Por kio utilus, efekte, ĉi tiu kaj aliaj sindikatoj, se la strikon, la intertraktadon, la konflikton, la atendojn decidas kolektive ĉiuj laboristoj esprimante siajn vidpunktojn en asembleoj, kiuj prenas ĉiujn decidojn ĝis la pli etaj kaj elektas delegitajn komitatojn por reprezenti ilin en iuj konkretaj agoj, sed ili devas submeti ĉiujn siajn decidojn al la Asembleo kaj ili estas senvalidigeblaj en ajna momento kaj, se ili diras jes al la mastro, la Asembleo havas la lastan vorton?

En la lokoj aŭ momentoj, en kiuj tia rekta demokratio ekzistas kaj funkcias, posedi la NKL-an sindikatkarton ne havos pli valoron ol porti tuketon en la poŝo.

Aktiveco de ĉi tiu tipo, demokratio de tia naturo nuligas plene, ne nur la diferencon inter sindikatoj aŭ ne, sed ankaŭ inter membroj de malsamaj sindikatoj, simple ĉar ĝi nuligas, likvidas, detruas la specifan laboron de la sindikato, anstataŭante ĝin por la rekta demokratio, en kiu la laboristoj reprezentas sin mem, sen la tradiciaj perantoj: la sindikatoj.

La malnova fabelo, laŭ kiu la organizaĵoj submetas sin al la asembleoj, kaj ĝiaj aktivuloj agas kun la samaj rajtoj kaj devoj ol la aliaj laboristoj, nur eblas en la decidaj momentoj de la lukto, sed poste venas la “refluo” kaj estas tie ĉi, kie la sindikato – ĉi tiu ankaŭ estas la tezo de la trockiistoj rilate kun la “sovetoj” aŭ konsilantaroj – denove reakiras ĝian sencon, ĉi tiu fabelo estas tiel putra, ke ĝi ne estas kredeble. La propraj deklaraĵoj de la N.K. (Nacia Komitato) de la NKL antaŭvidas la funkciadon de la asemblea sistemo dum periodoj sen lukto, sed kun intertraktadoj, marĝenante tie ĉi ankaŭ la sindikatojn, kiujn oni demetas ĝis la rajto negoci “en la nomo” de la laboristoj, estante la asembleoj, tio estas ĉiuj homoj, kiuj negocas.

Sed oni devas ne atribui gravan signifon  al la demagogiaj kaj kontraŭdiraj deklaraĵoj de la Komitatoj. La vera pravigo de la neceso de potenca organizo por la NKL samkiel por aliaj “revoluciaj” organizaĵoj estas ĉiam la sama: potenca organizaĵo estus nepra por helpi, instigi, fakte devigi, la laboristojn lukti kontraŭ sia ekspluatado, por orienti kaj direkti la luktojn.

La laboristoj, kiel blindaj infanoj,  bezonas la paĉjon Leninon kaj la panjon Montseny-n, por ke ili konduku ilin per la mano laŭ la bonaj vojetoj. Malantaŭ la 19-jarcenta laborisma ĵargono, ĉiam aperas la leninisma avangardismo.

La aferoj estas tiel, la memadministrado de la luktoj, la rekta demokratio, kiu nuligas la tradician rolon de la sindikatoj, estas nuntempe esceptoj. Pro tio la NKL povas kontinui organizante la enuigecon de ĝiaj aktivuloj, per la rita ŝajnigo de aktiveco sensence, la ripetigaj ceremonioj  de la stampo kaj la kotizo kaj la ruĝnigra ornamigo de la revoluciaj tombejoj.

Mi ne scias ĉu la NKL iĝos baldaŭ sindikato, kiu akceptis, se ne ĉiuj, multajn de la reguloj de la “demokratia” ludo, aŭ ĉu ĝi daŭrigos dum jaroj subtenante en ĝia kerno la aktualan lukton de tendencoj, kiuj demetas praktike kaj senutile la tutan tempon al ĝiaj aktivuloj. Sed pli ol du jaroj de duonleĝa kaj leĝa ekzisto pruvis la fundamentan rolon – kaj pozitivan el la vidpunkto de la “demokratigo” de la lando – kiu plenumis en la socio: kunveni, kanaligi kaj sufoki preskaŭ ĉion, kio el anarkio ekzistis kaj manifestis sin dum ĉi tiuj lastaj jaroj ĉe Hispanio.

La miraĝo de la efikeco kaj la mito de la Organizaĵo kondukis multnombrajn aŭtonomajn grupojn, kiuj disvolvis diversajn agadojn, aliĝi al la NKL kaj enfermi sin en senutilaj polemikoj kaj la aktivula alienigo. La modernaj industriaj socioj kreas – propravole aŭ ne – la instrumentojn de rekrutado por grupigi kaj eduki la “ribelemulojn” kaj fari ilin paradi malantaŭ la flagoj de la “laboristaj” burokrataroj.

Por atingi tia paraliziga celo, la NKL ne povis esti, dum la tuta periodo, nur sindikato, ĝi devis ŝajnigi ion plu por kontentigi la kontraŭsindikatajn malfidojn de multaj liberecanoj, kiuj aliĝas – aŭ jam ne – al NKL.

En ĉi tiu varbada volo oni trovas unu el la radikoj – estas sennombraj – de la aktuala duspeca strukturo de la Konfederacio.

Sed la fakto estas tie: la NKL atingis neniigi preskaŭ ĉiujn anarkiajn iniciatojn,  kiuj estus povintaj disvolviĝi – kiuj disvolviĝas – ĉe Hispanio. Spite al ĉiaj obstakloj, nu, ĝi plenumis ĝian rolon de “laborista” Organizaĵo. (Evidente, kiam mi parolas pri anarkiaj iniciatoj, mi parolas ne pri barikadojn. Kie staras kaj povas stari hodiaŭ la barikadoj se ne estas en la nostalgio, de kiuj neniam konis ilin?)

Pro tio, hodiaŭ kiel hieraŭ, hodiaŭ pli ol hieraŭ, mi pensas, ke ajna agado de anarkia tendenco, kiu oni volas efektivigi en la kampo, kvartaloj, urboj, entreprenoj, gazetaro, eldonado, en ajna loko, oni devos disvolvi ĝin ekster la NKL.

Kiel estis antaŭvidebla, la NKL-a praktiko dum ĉi tiuj lastaj jaroj konfirmas, iu fojo plu, ke “la laborista movado” ne estas pli ol kadavro kaj nur povas ekzisti “laboristaj” burokrataroj.

Barcelono, Februaro 1978.

(1) Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Confederaci%C3%B3n_Nacional_del_Trabajo

(2) Frankisma sindikato, en kiu entreprenantoj kaj laboristoj aliĝas kune.

(3) Grava hispana sindikato ligita, kiam ĝi estis fondita, al KPH.

(4) Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/UGT