Nedubinda estas la elstara rolo de Joan Peiró i Belis (Barcelono, 1887-Paterna, 1942) kiel anarkisindikatisma gvidanto de la NKL (Nacia Konfederacio de la Laboro). La analizo de liaj sindikataj tezoj kaj lia konata rolo kiel doktrina teoriulo okupis la ĉefajn historiajn esploraĵojn pri lia persono, neglektante lian kulturan kaj edukan agadon. Ĉi tiu artikolo proponas analizon de tiu kultura kaj eduka aktiveco, ne organiza kaj surloka disvolvita ĉe Mataró dum la Dua Respubliko (1931-1936). El ĉi tiu mikrohistoria analizaĵo ni volas enprofundiĝi pri lia revolucia signifo kaj koni pli detale la sencon de liaj propraj vortoj: «Ni devas krei nian propran mondon en la internaĵoj mem de la kapitalisma mondo, sed ne sur la papero kaj kun lirikecoj kaj filozofiaj elcerbaĵoj, sed sur la tereno, praktike, vekante la veran konfidon sur nia hodiaŭa kaj morgaŭa mondo»

Unu el la plej originalaj trajtoj de la “Joan Peiró”-a aktiveco en la vicoj de la anarkisindikatismo estis lia aktiva defendo de la kooperativoj, antaŭ la indiferenteco, pa

Unu el la plej originalaj trajtoj de la “Joan Peiró”-a aktiveco en la vicoj de la anarkisindikatismo estis lia aktiva defendo de la kooperativoj, antaŭ la indiferenteco, pasiva akcepto aŭ timema defendo, en la pli bona de la okazoj, de liaj anarkisindikatistaj kunuloj. Ĉi tio estos la origino de nia esploraĵo. Poste ni koncentriĝos pri la starigo de la kooperativo Kristalfarejoj de Mataró, de kiu li estis direktoro, la Raciisma Lernejo subtenita de la menciita kooperativo kaj la Centro de Sociaj Studaĵoj de Mataró, fondita je 1932.

 

La disvolviĝo de la kooperativo Kristalfarejoj de Mataró

Joan Peiró, laboristo en la vitrofornoj de la ok jaroj, okupis siajn unuajn respondecajn postenojn je 1916, dudekokjara, kiel ĝenerala sekretario de la Nacia Federacio de Vitristoj kaj Kristalistoj. Unu jaro poste li estis enoficigita direktoro de lia gazetara organo La Vitro kaj de La Laborista Abelujo, organo de la Loka Federacio de Laboristaj Asocioj de Badalona, postenoj, kiujn li okupis preskaŭ senĉese ĝis 1920.

Post labori en la fornoj de Sants, Badalona kaj Barcelono kaj post mallonga restado en malliberejo je 1921, Peiró alvenis al Mataró je 1922, kaj eklaboris en la vitra fabriko Juan, Estanyol kaj Cía. Samjare, li mallonge enpostenigis kiel ĝenerala sekretario de la NKL, posteno, kiun denove okupis je 1928-1929. En la Mataró-a fabriko, li aliĝis al la projekto por igi la instalaĵon en vitra kooperativo, interkonsento, kiu estis formaligita dum la fabrika starigo je 1920, danke ĉefe al la “Josep Ros Serra”-a elteneco. Kune kun li, Pau Pi Escales, Timoteu Estanyol kaj Josep Joan establis la menciitan fabrikon kiel komanditan asocion kun la interkonsento por kapitaligi parton el la jaraj profitoj favore al la laboristoj, por ke ili mem povu okupiĝi de la fabrika administrado kiel kooperativo kvin jaroj poste. Peiró kaj la ĉefa iniciatinto de la aranĝo, Ros Serra, koniĝis almenaŭ de 1916, ĉar ambaŭ renkontiĝis dum la eksterordinara nacia kongreso de la Nacia Federacio de Vitristoj kaj Kristalistoj, la unua kiel membro de la organizanta Komitato kaj la dua kiel reprezentanto de la Mataro-a vitra sekcio.

Post gravaj ekonomiaj malfacilaĵoj kaj leĝaj procesoj, kiujn ni ne detalos, je 1925, dum la “Primo de Rivera”-a diktatorado, la projekto kristaliĝis per la naskiĝo de la kooperativo de vitra produktado Kristalfarejoj de Mataró. Laborista Kooperativo kun limigita respondeco (Fondaĵo Ros Serra). Ĝian unuan estraron konsistigis Ladislau Bellavista Gual, Josep Banet Rovira kaj Enric Bartrolí Nogués. Samjare, 1925, aperis la unuaj teoriaj tekstoj de Peiró pri la revolucia valoro de la kooperativoj. Ĝuste ĉi tiu opinio provokis ŝokojn en sindikataj medioj. Pro longa malsano, kiu malfortigis Enric Bartrolí Nogués, Peiró profesiis kiel kooperativa direktoro ekde la unuaj jaroj de lia ekzistado.

 

La revolucia valoro de la kooperativo

Peiró konis la tradician kritikon, kiun la anarkisindikatistoj faris al la kooperativismo. Gravuloj de la franca revolucia sindikatismo, citante nur iujn, el kiuj plej grave influis en lia ideologia formado, pridiskutis la revolucian efektivecon de la kooperativismo; akuzante ĝin pri konservativismo kaj eĉ reakciismo, pro tio, ke ĝi ne atakis la kapitalisman manieron de produktado kaj alproprigo sur liaj fundamentaj bazoj, kaj sekve nur deturnis la laboristojn de lia revolucia vojo; la starigo de produktad- kaj konsumadkooperativoj instigis la egoismon kaj favoris la disigon inter la laboristoj. Ili estis, esence, konservativaj de la starigita ordo kaj ĉiukaze estis destinitaj al la fiasko ĉar, laŭ tiuj asertis, la laboristo ne estis preta por la direktado de la negocoj kaj pri tio oni havis abundajn historiajn pruvojn. Peiró mem akceptis parton de ĉi tiuj kritikoj. Pri la laboristoj, kiuj formis la kooperativojn li diris, ke «estas tiel nepreciza la konado de la celo, kiun ili serĉas kiel kooperativuloj, ke ilia obsedo pri la ekonomio kaj la hejmaj stastistikaĵoj similas ilian politikan-socian konformismon». Tamen, Peiró ne konsideris, ke ĉi tiu konformismo estis io esenca al la kooperativisma movado, sed li atribuis tion rekte al la socialismaj doktrinoj, kiuj estis gvidintaj ĝin ĝis tiutempe. Peiró kredis, ke estis la disigo de la anarkiistoj de ĉi tiu movado, kio permesis, ke tio okazis, tial li proponis sin rekonduki ĉi tiun sintenon kaj interveni en la kooperativa movado por eviti la «spiritan kaj ideologian misformadon de la homamasoj».

La anarkiistoj devis «agi sur la aktuala movado kun la celo stampi al ĝi la anarkiisman spiritecon». La sloŝilo por ke la kooperativismo povis evolui kaj progresi kiel doktrino kaj politika-ekonomia-socia fakto, estis havigi iom da revolucia kulturo al la kooperativuloj.

El liaj vortoj oni deduktas ke, por havigi revolucian enhavon al la kooperativismo, la kooperativuloj devis ricevi kulturon por kompreni plej bone siajn sociajn aspirojn kaj surpreni la historian celon de la laboristaro; siavice, la kooperativo devis agi kiel diskoniganta centro de kulturo kaj eduko, ĉar ĉi tiuj estis la nemalhaveblaj rimedoj por ebligi revolucian transformon de la socio. Laŭ ĉi tiuj premisoj la kooperativo povus disvolvi veran socialan verkon. Por tio Peiró, kiu tute redaktis la statutojn de Kristalfarejoj de Mataró, skribis «… 20% el la profitoj destinataj al socialaj verkoj, kiel estas la solidareco, kiun oni konsideras ĝusta kaj taŭga al la kooperativa karaktero, la sociala kaj profesia aŭ teknika kulturo, por stimuli inter la anoj la senton de ekonomi-socia emancipo kaj la sociala asekuro kaj la kooperativa spirito», ĉar kiel li skribis antaŭe, «kooperativismo, kiu […] destinas ĝiajn produktadajn profitojn al la kulturo, la kreo de lernejoj kaj la propagando de la emancipigaj ideoj, laŭ nia opinio estas bonega kaj rekta rimedo por batalo kontraŭ la kapitalismo».

Kiel li mem substrekis en unu el liaj malabundaj spertaĵoj en la organoj de la kooperativa gazetaro, oni ne devis forgesi, ke «la kooperativo estas rimedo, ne fino per si mem». Ĝi estis, nu, utila ilo, kun granda pedagogia valoro, por la supre dirita revolucia transformo de la socio. La pedagogia valoro de la kooperativo disvolviĝis en pluraj niveloj: laŭ Peirò-aj vortoj, al persona nivelo, la diferenco inter kiu laboris por la profito de burĝulo kaj kiu faris tion por si mem estis, ke la unua « scias ke, li estas malnobligita, io tiel, kiel se li estus maŝino aŭ ŝarĝa besto; laborante por si mem, la laboristo reakiras morale la majeston de sia tuta individueco, sentas digna kiel homo, gustumas, kvankam limigita de la aktuala socia organizo, la mielojn de la libereco».

Tio estas, la kooperativo, kvankam interne de la sistemo de kapitalisma produktado, havigis iun sendependecon pri la menciita sistemo, permesante la kontrolon de la laboristoj pri la produktada proceso. La kapitalisma sistemo altrudis al la produktanto la malhomigon, konsiderante lin plia peco de la meĥanismo, «maŝino aŭ ŝarĝa besto», al kiu sekve ĝi neis lian kapablon por interveni kaj decidi pri la produktada proceso. Tamen, partoprenante aktive en la menciita proceso kaj liberigita de la mastro, la kooperativulo reakiris sian «tutan individuecon» kiel homon, konklude, la perditan dignecon.

Aliflanke la kooperativo signifis, al kolektiva nivelo kaj por la aro de liaj ĉefroluloj, pedagogian vojon de revolucia provo. En ĝi, la laboristoj akiris la teknikan kaj profesian trejnadon bezonata por administri la fundojn de la produktado, preparante sin por la ekonomia administrado de la futura socio, stariĝita post la preno de la rimedoj de produktado por la laboristoj. Peiró rezervis la menciitan administradon de la produktado, dum unua fazo de transiro, al la sindikato. Dum ĉi tiu daŭras, la kooperativo akirus novan valoron, estus la dissenda organo ekde la produktado al la konsumado. En ĉi tiu modelo la entreprena sukceso de Kristalfarejoj de Mataró en la siatempa socio rezultis fundamenta por Peiró kaj liaj kunuloj, ĉar ĝi devis starigi kiel praktika pruvo de la taŭgeco de la manlaboristoj por la administrado de la negocoj kaj la ekonomia ordigo por kiam alvenos la oportuna okazo. Malgraŭ tio, Peiró konsciis, ke ne la tuta laboristaro povus taŭge prepari sin por okupiĝi de la produktado, pro tio, li defendis ankaŭ la altiron de la teknikistoj al la revolucia idealo, per ilia eniro en la spacoj de anarkiaj kunveno kaj kulturo

(…)

Legu la plenan artikolon per elŝuto de la pdf-a dosiero


Fuente: Tiu ĉi artikolo estis plublikigata en Cercles. Revista d'història cultural, n. 13, januaro 2010, pĝ. 201-220. Cercles estas publikigata de la Grup d'Estudis d'Història de la Cultura i els Instel·lectuals (Grupo de Studaĵoj pri Historio de la Kulturo kaj la Intelektuloj) de la Universitato de Barcelono (http://www.ub.edu/gehci/). Esperantigita de Jesús González