Esperantigita la Statuto kaj la Normaro pri Kongresoj de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro laŭ ĝisdatigo de la 16a Konfederacia Kongreso. Oni rajtas elŝuti ĝin laŭ PDF-a formato.

1a Titolo: Difino kaj celo

Artikolo 1a.

1a Titolo: Difino kaj celo

Artikolo 1a. La Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL) estas asocio de gelaboristoj, kiu difinas sin kiel anarkisindikatisman kaj sekve: de laboristklaso, sendependa, memadministrada, federaciisma, internaciisma kaj liberecana.

Artikolo 2a. La Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL) celas:

a) Disvolvi la asociemon de la gelaboristoj, sendepende de ties sekso, raso, nacieco, lingvo kaj religiaj aŭ politikaj ideoj.

b) La emancipiĝon de la gelaboristoj per la konkero, farita de ili mem, de la rimedoj de produktado, dissendo kaj konsumo, kaj la atingo de liberecana socio.

c) La neniigon de ĉiaj ekspluatado kaj subpremado, kiuj atencas kontraŭ la persona libereco.

d) La praktikon de la interhelpo kaj la solidareco inter la gelaboristoj, samkiel la defendo de ties tujaj sociekonomiaj interesoj.

e) La stimuladon kaj organizadon de agadoj celantaj:

-La sisteman disvolviĝon de la profesia instruado.

-La bontenadon de la ekologia ekvilibro kaj la defendo de la naturmedio.

-Ĉiutipan helpon al la kolektivoj, grupoj, sektoroj kaj personoj, kiuj suferas iun tipon de sociaj, profesiaj, ekonomiaj, rasaj ktp, diskriminacio aŭ marĝeniĝo cele faciligi ilian socian integriĝon.

-Ĉiaspecajn kulturajn instruadon kaj diskonigadon, en ajna kampo aŭ nivelo.

f) -Stimuli la konon kaj disvastigon de la liberecana kaj anarkisindikatisma penso.

-Helpi la studon kaj esploron pri la historio de la sindikatismo, anarkisindikatismo kaj liberecana movado.

-Helpi la studon kaj esploron pri la sindikatismaj tendencoj en Hispanio kaj alilande. -Ellabori kaj havigi informon pri ajna temo, kiu interesas al la laborista klaso.

-Stimuli la studon kaj esploron en la kampo de la ekonomiaj kaj sociaj sciencoj por la plej bona plenumo de la antaŭaj celoj.

Por atingi la menciitajn celojn, la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL) starigu rilatojn kun ĉiuj samcelaj laboristaj institucioj laŭ internacia aŭ tutlanda nivelo, kiuj povas helpi ĝian atingon kaj ĝi ankaŭ uzos preferinde la rimedojn de rekta ago, kiujn ĉiuokaze oni konsideras konvenaj, laŭ difino el ĝiaj Plenoj kaj Kongresoj.

 

(…)

 


Fuente: Esperantigis Jesús González