La juna kataluna anarkiistino Núria Pòrtulas eliros hodiaŭ el la prizono je libero kontraŭ kaŭcio el 15.000 € laŭ ordono de la juĝisto de la Nacia Tribunalo Juan del Olmo. Pòrtulas estas malliberigita ekde la pasinta februaro ĉe la karcero de Soto del Real (Madrido) pro supoza aparteno al armigita bando. El singular digital

La juna kataluna anarkiistino Núria Pòrtulas eliros hodiaŭ el la prizono je libero kontraŭ kaŭcio el 15.000 € laŭ ordono de la juĝisto de la Nacia Tribunalo Juan del Olmo. Pòrtulas estas malliberigita ekde la pasinta februaro ĉe la karcero de Soto del Real (Madrido) pro supoza aparteno al armigita bando. El singular digital

Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj kaj duono per granda deplojo de policanoj Núria Pòrtulas estis arestata laŭ kontraŭterorista leĝo, dume la polico serĉis pruvojn, kiuj supoze kulpigus ŝin pro kunlaboro kun armigita bando. Ŝi estis retenata laŭ ordono de la Nacia Tribunalo. Kvar monatoj poste ŝi elliris el prizono atendante juĝon. Pòrtulas estis objekto de polica persekuto kaŭze de sia mobilizo favore al amiko, Juan Sorroche, kiu estis enkarcerigata ĉe Italio sub akuzo de perforta kontraŭsistema ago, kiun li plenumus kiel membro de itala anarkiista grupo. La akuzo kontraŭ Pòrtulas surbaziĝis sur la enhavo de blua kahiero, kie estis notataj informaĵoj pri la solidareca kampanjo pro Sorroche. Kiujn aliaj pruvojn oni trovis ? Kaj kiujn eksplodilojn, pri kies havo oni ankaŭ akuzis Núria-n ? Aŭ ĉu estas bomboj la flugfolioj, glubildoj kaj afiŝoj kontraŭ la subpremantaj agoj de la kataluna polico ?

Antaŭ iuj tagoj okazis la juĝo kontraŭ Núria Pòrtulas kaj, preta la kazo por verdikto, dum la polico atakis la manifestaciantojn antaŭ la Nacia Tribunalo, ankoraŭ restis esperoj por la absolvo : estas neniu pruvo. Aldone, pro kiu kunlaboro kun teroristoj oni povus kondamni ŝin, kiam la itala anarkiista grupo eĉ ne estis akuzita pro terorismo kaj kiam antaŭ unu jaro Sorroche estis absolvata ?

Malgraŭ ĉio tio Pòrtulas estis kondamnata al du jaroj kaj duono de malliberigo pro « klopodo kunlabori kun armigita bando ». La verdikto agnoskas, ke estas ne pruvita, ke la informaĵoj ( ?) de Pòrtulas atingis la teroristan grupon (laŭlitere). Kaj ankaŭ, ke ne estas pruvoj pri la intenco de la akuzito partopreni la agojn. Kiajn ? Ĉiuokaze neniu ago, pro kiu iu estis kondamnata. Sekve oni kondamnis ŝin pro teroristo sub la supozo, ke ŝi intencis kunlabori kun armigita bando, kiu ne estis akuzata pri terorismo. Oni bezonus multegajn kondamnodezirojn por decidi kondamnon kiel tian. Dezirojn pri politika kondamno por kriminigi kaj puntimigi domokupistojn, anarkiistojn kaj aliajn malsubmetiĝemulojn antaŭ hontinda justico. El punt


Fuente: Kataluna ĜKL-CGT