Hieraŭ la turkia ŝtato realigis dumnoktan amasareston en pluraj  anarkiistaj domoj kaj sociaj sidejoj en Istambulo. Estis arestataj 60  homoj. Nun ankoraŭ ne certas, ĉu iuj el tiuj homoj estas anarkiistoj aŭ  nure familianoj aŭ amikoj, kiuj ĉeestis tiujn lokojn.

La “kialo”, montrita por tiuj ĉi amasarestoj, estis la ago la insurekciismaj kaj primitivismaj anarkiistoj, dum kiu ili lanĉis ŝtonojn je la Unua de Majo. Tamen la frapitaj grupoj ne estas insurekciemaj. Unu el ili estas la grupo socianarkiista aŭ anarkikomunista, nomiĝanta “Tero kaj Libero” (toprak ve ozgurluk), la alia estas nomita “Anarkiista Revolucia Agado” (Devrimci Anarsist Faaliyet). Oni scias ankoraŭ nenion pri la arestitoj. Oni ne permesis al ili eĉ paroli kun ties advokatoj.

La turkia ŝtato disvolvis ĵuse la taktikon de amasarestadoj kontraŭ ĉiuj maldekstremaj tendencoj. Ĝis nun miloj da anoj de la Kurda Partio (laŭleĝigita) kaj centoj da maldekstremuloj estis malliberigataj eĉ sen juĝo kaj sen klaraj krimaj akuzoj.

Tiu ĉi estas la unua amasa operacio kontraŭ la anarkiistoj.

Oni povas vidi iujn bildojn de la anarkiista kafejo de ARA tie:

http://anarsistfaaliyet.org/sokak/devrimci-anarsist-faaliyete-polis-baskini/

_______________________________________

NOVAĴAGENTEJO A-INFOS

http://www.ainfos.ca/ca