La tuniza sekcio de la Komitato por la Nuligo de la Ŝuldo de la Tria Mondo (KNSTM) ekigis ĉe Dakar internacian kampanjon por la pardono de la ŝuldo akirita de la eksprezidanto Zin el Abedin Ben Alí.

«Ni ekigas de post hodiaŭ internacian kampanjon por la nuligo de la malama ŝuldo, akirita de la prezidanto Zin el Abedin Ben Alí, kiu forkuris kiel vulgara ŝtelisto pro la revolucio komenciĝinta la pasinta 17-a de decembro», diris Fathi Chamki, porparolanto de la tunizia sekcio de la KNSTM, en intervjuo kun ĵurnalistoj.

«La tunizia nacia suvereneco devigas al la rifuzo  pagi la ŝuldon», asertis Chamki, kiu partoprenas la menciitan tunizian delegitaron en la 11-a Monda Socia Forumo en Dakar, kiu arigas pli da 45.000 partoprenantoj el la kvin kontinentoj.

Oni klopodas liberigi la popolon de tiu ŝuldo por dediĉi la monon al pli urĝaj projektoj por la homoj, kiel la kreado de laborlokoj por solvi la sendungadan problemon, kiu koncernas la landan junularon, elparolis la aktivulo membro de la ‘Fronto de la 14-a de januaro’ formata de deko de politikaj partioj kaj asocioj de la civila socio.

Fathi kritikis la sintenon de la nova guberniestro de la Tunizia Centrala Banko, Mustafa Kamel Nabli, kiu apenaŭ nomumita anoncis ke Tunizio pagos la duonon de sia publika ŝuldo komence de la venonta aprila monato.

Laŭ Fathi, Nabli eksministro de Ben Alí kaj ekonomiestro de la departemento de la Meza Oriento de la Monda Banko, volas teni Tunizion sub protektado, kio kontraŭas la ŝanĝan volon de la tunizia popolo.

Aliflanke, la prezidanto de KNSTM, Eric Toussaint, kiu partoprenis en la intervjuo kun  ĵurnalistoj kune kun Fathi, esprimis sian plenan apogon al la kampanjo ekigita de la tunizianoj, al kiuj kuraĝigis mediti pri la ekzemplo de Ekvatoro, lando rifuzinta pagi parton de sia ekstera ŝuldo.

Krom Tunizion, Toussaint invitis la afrikajn landojn adopti kuraĝajn sintenojn koncerne al la ŝuldo, kiel Ekvatoro.

Li denuncis la diskriminacian traktadon plenumitan de kelkaj riĉaj landoj, memorigante la nuligon de 80% de la Iraka ŝuldo, je 2003, plenume de usona petaĵo, kiu konsideris ke tiu ŝuldo akirita de Sadam Hussein estis ‘neleĝa’.

«Kial oni ne nuligis la akiritajn ŝuldojn de Sud-Afrika dum la apartiga epoko aŭ de la Demokratia Respubliko de Kongo sub la Mobutu-a reĝimo?», demandis Toussaint bedaŭrinte tio, kion li konsideras kiel «la aplikon de la leĝo de la unuflankaj avantaĝoj».

La afrika publika ŝuldo estas entute 134.000 dolaraj milionoj, dume tiu de aliaj landoj kiel Belgio, Francio aŭ Usono multobligas tiun kvanton.

En español:Rojo y Negro Digital http://www.rojoynegro.info/lanzan-una-campana-la-anulacion-la-deuda-tunez