La polico kiel instrumento, kiel organo de povo, estas unu el la ĉefaj fostoj de la ŝtato. En la t.n. demokratiaj landoj oni ofte parolas pri policaj ŝtatoj –kvalifiko kiun oni donas ordinare al la totalismaj reĝimoj faŝismaj, bol–ŝevismaj, frankismaj ktp. Fakte, malgraŭ tio, ke ekzistas nekontestebla diferenco inter la totalismaj kaj demokratiaj reĝimoj, la hodiaŭa moderna ŝtato ĉie iĝas ĉiam pli kaj pli policeca, eĉ kiam la eksteraj formoj de leĝeco, de la oficiala respekto al la civitanaj rajtoj konserviĝas, kaj kiam restas certa ebleco sin defendi kontraŭ la policaj arbitraĵoj. La problemo ne plu estas pri la formo sed pri la enhavo. La polica enhavo de la moderna ŝtato manifestiĝas per troa plifortiĝo, stabiliĝo kaj perfektiĝo de la polica aparato, kiu ĉiam pli kaj pli akiras la kvalitojn de sendependa instrumento –»ŝtato en la ŝtato«.

Tre multe oni parolas kaj scias –kaj bedaŭrinde nesufiĉe– pri la policreĝimo, pri la policaj arbitradoj kaj torturoj al kiuj estas submetataj la civitanoj en la landoj kun totalismaj reĝimoj. Sed kiom malmulte oni scias, ĉar preskaŭ neniam oni parolas pri la reala socipolitika rolo de la polico en la landoj de la okcidenta demokratio! Tiu fia nemezurebla rolo radikiĝas ĝuste en la fakto, ke la polico en tiuj landoj estas nepolitikema, superpartia, senpartia kaj… »sendependa«, stabila. La registaroj falas, la regantoj anstataŭiĝas, partioj de la plej dekstraj ĝis la plej maldekstraj laŭvice regas, sed la polico restas neanstataŭata kaj netuŝebla, kaj nenia speciala ŝanĝo ekestas. La novaj ministroj tiom restas kaptitoj de la administracio, kiun ili ŝajne komandas, kiom la malnovaj; tio speciale gravas por la ministerioj pri internaj aferoj (kaj pri la milito kompreneble, sed pri tio ni alifoje parolos). Tiun realecon oni ne povas koni bone, se ne prezentiĝas okazo vidi de proksime la verajn rilatojn inter la plej superaj reprezentantoj de la registaro kaj la polica korpuso. Ni konas tiujn rilatojn ne nur teorie sed ankaŭ praktike, ĉar ni havis okazon vidi la senpovecon de la ministroj pri internaj aferoj, kiuj ĉe plej bona deziro forigi decidojn de la propraj policaj organoj, kapitulacis kaj konfesis, ke la fakta ordonpovo apartenas en tiu ĉi sfero ne al ili, sed al la polico. Se tion scius la vasta publiko, multe da eventoj kaj faktoj de la ĝenerala ŝtata politiko de multaj landoj demokratiaj, ĝi pli facile komprenus.

Ne mankas naivaj politikistoj, sincere kredantaj je la utileco kaj efikeco de la povdivido, kiuj altenlevas en idealo la stabilecon, ekzemple, de la juĝistaro, sed ili ne scias kaj ne povas scii kiom tiu ĉi stabileco kaj atendata sendependeco de la juĝa povo paliĝas en la okcidenta mondo antaŭ la stabileco kaj sendependa agado de la policara aparato en la totalismaj landoj, cirkonstanco kiu ofte ĝin faras vera mastro de la situacio sen manifesti ekstere sian realan kontrolon super la registara aŭtoritato. La polica korpuso nevideble tiras la fadenojn, kaj la ministroj nur provizore montriĝas okupantoj de la foteloj de superaj ŝtataj oficistoj.

Tiu stato de la aferoj ne estas hazarda fenomeno, sed rezulto de evoluo. La ŝtato diskreskas, disetendante sian aŭtoritaton ĉiam pli vaste, kaj emas ĉirkaŭpreni ĉiujn sferojn de la polica, ekonomia kaj kultura vivo. La ŝtato laŭorigine kaj laŭesence estas trudema, subprema institucio. Ĉiu organismo kreskas kaj disvolviĝas, kaj kun la evoluo ĝi kuniras la perfektiĝo. Ĉio perfektiĝas. La truda aparato ŝtata prezentita de la polico same perfektiĝas. La specialiĝo iĝas distinga signo de la epoko. La polico ankaŭ specialiĝas. Iam ne ekzistis pasportoj; oni pli malfrue ilin kreis kaj ja ne en ĉiuj landoj; komence pasportoj sen portretoj. Por persekutitoj estis relative facile forkuri for de polica kontrolo. Tio estis facila eĉ post kiam oni ĉie enkondukis pasportojn kun portretoj. La perfektiĝo iris multe pli malproksimen, kaj hodiaŭ la polica ofico iĝas plena »scienco«. Tiel la perfektiĝinta en ĉiuj direktoj polica aparato fariĝas necesaĵo de la moderna ŝtato, kaj per sia specialiĝo tenas en siaj manoj ankaŭ ĉi tiujn, al kiuj ĝi servas. Tipa estas tiurilate la ekzemplo de NAPOLEONO kaj FOUCHET; la unua profunde malamis la duan, kaj sciis, ke la sama malamo nutris ankaŭ la alian, sed ne povis liberiĝi de li, ĉar ĉi-lasta lin tenis en sia reto el sekretoj kaj sciaĵoj.

Tiu polica konstituo kiel memstara institucio en la ŝtato iĝas tia danĝero por la ŝtatistoj mem, ke kiam ili deziros ekliberiĝi de ĝi, ili devos antaŭe konstrui alian similan aparaton (pere de la armeo, ekzemple), per kiu ili trudiĝos, kaj tio kondukos al la same terura erara cirklo!

La nura konkludo estas: la detruo de la aŭtoritato en ĉiuj ties formoj postulas kiel unuan kondiĉon de sukceso la forigon de la polico –la plej fidela personigo de la ŝtato.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)