Ni daŭre informas pri la situacio de la politikaj malliberuloj en la marokaj malliberejoj. Ni resumigas la monaton de decembro per la 4 semajnaj informoj sendataj al ni de ASDHOM (Asocio de Defendo pri la Homaj Rajtoj ĉe Maroko)

 

 Unue, ni volas elstarigi la premion, kiel defendantino de la homaj rajtoj, kiun la UN donis al nia amikino kaj kunulino Khadija Ryadi, eks prezidantino de la Maroka Asocio pri Homaj Rajtoj (AMDH), pro “ŝia lukto de 1983 por diversaj aferoj pri la homaj rajtoj, speciale kontraŭ la senpuniteco kaj por la egaleco inter viroj kaj virinoj, la memdetermino kaj la esprimlibero, kiu ajn estas la seksa orientiĝo”.

 Unue, ni volas elstarigi la premion, kiel defendantino de la homaj rajtoj, kiun la UN donis al nia amikino kaj kunulino Khadija Ryadi, eks prezidantino de la Maroka Asocio pri Homaj Rajtoj (AMDH), pro “ŝia lukto de 1983 por diversaj aferoj pri la homaj rajtoj, speciale kontraŭ la senpuniteco kaj por la egaleco inter viroj kaj virinoj, la memdetermino kaj la esprimlibero, kiu ajn estas la seksa orientiĝo”. Khadija dediĉis sian premion al ĉiuj politikaj gemalliberuloj en malliberejoj de Maroko.

Ni ankaŭ devas indiki, ke ĜKL-A (Ĝenerala Konfederacio de la Laboro ĉe Andaluzio) transdonis al ANDCM (Nacia Asocio de Sendugadaj Diplomitoj ĉe Maroko) 5.000 dirhamojn por apogi la ANDCM-ajn politikajn malliberulojn kaj viktimojn de la subpremo.

 

RAPORTO MONATO DE DECEMBRO 2013

Ĉi tiu monato de decembro karakteriziĝis pro kresko de la arestoj kaj politikaj juĝoj en Maroko, multaj el ili klare maskitaj, kiel procesoj pro komunaj deliktoj aŭ terorismo. Farante bilancon de la jaro, ni konstatas, ke je novembro de 2012 estis nombritaj 172 politikaj gemalliberuloj, dum je decembro de 2013, estas 261 gemalliberuloj, el kiuj 183 nuntempe plenumas sian kondamnon kaj 78 atendas sian juĝon, iuj arestitaj kaj aliaj en provizora libero.

Konsiderante, ke dum la jaro jam plenumis kondamnon kaj estis liberigitaj 105 politikaj aŭ pro opinio gemalliberuloj, kvin el ili virinoj, ĉi tio signifas, ke dum ĉi tiu jaro estis 194 novaj arestoj kaj enprocesigoj, inter ili 3 virinoj. Ankaŭ pligrandiĝis la areoj kaj kolektivoj koncernitaj, kiel la grupo de la ANDCM de Zayou aŭ la migra vendisto de Taounat, procesigita pro konvertiĝi al la kristanismo aŭ civitanoj de Anchad (Beni Mellal)

 

Grupo Imider:

Ankoraŭ daŭras la subpremo kontraŭ la ekzempla lukto de la vilaĝo de Imider kontraŭ la malriĉeco kaj poluado produktitaj de la arĝenta mino de la reĝa grupo Managem. La aktivulo Hamid Berka, unu el la kunordigantoj de la movado, estis atakita kaj forkaptita de tri nekonatoj sur la vojo de la ŝoseo 96 ĉe Imider, la sabaton 28an de decembro. Li estis enkondukita per la forto en aŭtomobilon, kiu direktiĝis al Tinghir. Ni ignoras, kie li nuntempe troviĝas. Memoru, ke de aŭgusto de 2011 ili kampadas sur la monto Alban, blokante la puton, kiu havigas akvon al la mino.

 

Grupo Ouarzazate-mikrokreditoj:

La juĝo de Amina Mourad kaj Bennacer Ismaïni, animantoj de la Asocio pri protekto de la personoj por la socia disvolviĝo, kiu komenciĝis la mardon 17an de decembro en Ouarzazate, estis prokrastita ĝis la 6a de januaro 2014. Neniu el la 9 atestantoj prezentitaj de la ĝenerala prokuroro aperis antaŭ la tribunalo. (Vidu pli informo en: http://www.rojoynegro.info/articulo/cultura-libre/la-kaptilo-la-mikrokreditoj-virinoj-maroko).

Grupo da personoj, viktimoj de la mikrokreditoj, venante de Ouarzazate, Taznakht, Agdz kaj delegitaro de sindikatistoj de CDT (Demokratia Konfederacio de la Laboro) de Ouarzazate, manifestaciis antaŭ la Tribunalo apogante la du kunordigantojn.

Je la venonta 4a de januaro oni estas preparanta tutlandan karavanon pri solidareco kun la loĝantaro de Ouarzazate kaj kontraŭ la subpremo suferata en la areo.

 

Grupo UNEM-Meknes:

La juĝo de la kvin aktivuloj de la UNEM (Nacia Unuiĝo de Marokaj Studentoj)-Meknes (Soufiane Sgheri, Hassan Ahamouch, Mohamed Eloualki, Hassan Koukou kaj Mounir Ait Khafou) komenciĝinta la 23an de decembro estis prokrastita ĝis la 27a de januaro 2014. La kvin politikaj malliberuloj prezentis sin al la juĝo en tre difektitaj fizikaj kondiĉoj. Memoru, ke ili plenumas fastostrikon de la 5 de novembro de 2013 postulante, se ne sia liberigo, almenaŭ la pliboniĝo de siaj kondiĉoj de aresto. Iliaj familianoj, apogitaj de la aktivuloj de la UNEM, efektivigis koncentriĝon dum la juĝtago antaŭ la tribunalo solidarece kun ili kaj por altiri ĉies atenton pri ilia sanstato. Rimarku, ke Hassan Koukou samtage suferis plurajn svenojn akompanitaj de intensaj vomoj kaj parta perdo de la vido.

La administracio de la Malliberejo Toulal 2 akceptis dialogi kun la grupo kaj ricevi ilin la 24an de decembro. Ĝi parte akceptis iliajn plendojn, speciale la medicina atento farita de kuracistoj eksteraj al la malliberejo. La grupo akordigis interrompi sian fastostrikon kaj Hassan Koukou povis ĉeesti la 26an de decembro al medicina konsulto en la hospitalo Mohamed la 5a de Meknes.

 

Grupo Amchad-Ksiba (Bni Mellal):

14 personoj, inter ili neplenaĝulo, estis arestitaj la ĵaŭdon, 26an de decembro en Amchad, regiono de Beni Mellal, post esti perforte dispelita de la policistoj, kiuj grandnombre intervenis por fini okupon organizitan de la loĝantoj de la kvartalo de Dir-Ksiba de Amchad, kiuj malakceptas la instalon sur siaj teroj de instalaĵo por purigo de kloakakvoj, pro la efikoj pri sia sano kaj siaj terkulturaj aktivaĵoj. Ok el la 14 arestitoj (Yacine Ourhou, Jaghrour Smail, Mohamed Rouissi, Houssa Bouahi, Bennacer Oubassou, Nabil Chrou, Mimoun Belachdif, Mustapha Ait Rahou, Mohamed Bouhi, Said Bouhi, Mohamed Amzel, Farhati Rahou, Mohamed Hamoujan kaj Idir Charqui) estas prezentitaj antaŭ la Tribunalo de unua instanco ĉe Beni Mellal. Oni malpermesis al la loĝantoj de Amchad forlasi ilian vilaĝon neebligante, ke ili povus alveni al la tribunalo.

 

Grupo 20a de februaro de Tanĝero:

La politika malliberulo Said Ziani, arestita la 20an de novembro 2013 en Tanĝero estis kondamnita la pasintan 27an de decembro al 4 monatoj de senapelacia aresto pro «kontraŭleĝa drogkomerco» aŭ «pomalgrande kontraŭleĝaj vendoj de cigaredoj». Li jam estis kondamnita al 3 monatoj de aresto je aŭgusto de 2011 pro siaj aktivecoj en la movado 20a de februaro de Tanĝero kaj siaj kritikaj skribaĵoj eldonitaj en Interreto.

 

Grupo 20a de februaro de Rabato- Kazablanko:

Driss Boutarada, kromnome Almoukanaâ ould Al Akkari, aktivulo de la movado 20a de februaro de Rabato, estis liberigita la 10an de decembro post plenumi la punon de jaro de aresto pro parodiogi la reĝon dum koncentriĝo de la movado 20aF antaŭ la parlamento.

La tri junulaj aktivuloj de la 20aF de Kazablanko, Rabie Homazin, Hamza Haddi kaj Mouad Khalloufi, enkarcerigitaj de la 6a de oktobro akuzitaj de atako kontraŭ la aŭtoritato, restas en provizora libero, atendante juĝon, kiu okazos la 4an de decembro.

 

Grupo 20a de februaro de Tiflet:

La aktivulo de la movado 20aF kaj membro de la AMDH de Tiflet, Fouad Oluseun, estis portita antaŭ la Tribunalo de unua instanco de Khemisset, la vendredon 20an de decembro, pro sia partopreno en la paca koncentriĝo de protesto organizita de la loĝantoj de kvartalo de Tiflet kontraŭ la instalado de fosto por ricevo de telekomunikoj, la pasintan 8an de decembro; manifestacio, kiu estis perforte dispelita de la polico, kaŭzante plurajn vunditojn kaj arestitojn. Fouad restas en provizora aresto, atendante juĝon.

 

Grupo pri libero de esprimo-ĵurnalistoj-advokatoj:

La enketa juĝisto, Abdelkader Chentouf, respondeca de la kazoj pri terorismo en la tribunalo de Peklis, kiu kunvokis la 23an de decembro la ĵurnaliston Ali Anouzla, decidis prokrasti la juĝon ĝis la 18a de februaro 2014. Post 38 tagoj de preventa aresto, Ali Anouzla estis liberigita, sed kontinuas procesita pro «havigi intencan helpon al kiu volas fari agojn de terorismo kaj rimedojn por plenumo de delikto de terorismo» tiel, kiel «la apologio de agoj, kiuj estas delikto de terorismo». La Nacia Komitato por la liberigo de Ali Anouzla efektivigis, la dimanĉon 22an kaj la lundon 23an de decembro, karavanon de solidareco sur la stratoj de Peklis kaj Rabato kaj faris alvokon por ke ĉesu la persekutado al ĉi tiu ĵurnalisto, kiu estas procesita en pluraj kazoj rilatitaj al sia rajto de esprimo. La Komitato denuncis la blokadon de la retpaĝo pri informado Lakome, tiel en ĝia araba versio, kiel en la franca sen tio, ke okazis nenia juĝa decido.

La vendredon 27an okazis en Kazablanko apogkoncentriĝo al Mohamed El-Messaoudi, advokato de politikaj malliberuloj, kiu estas procesita pro «ofendo al juĝisto».

 

Saharana grupo-Inzgane, Guelmim kaj Tantan:

La du saharanaj neplenaĝuloj, Nacer Kanir (16 jaraĝa) kaj El-Ghali Boulaghdiyan (17 jaraĝa), arestitaj la 29an de septembro en Assa kaj enfermitaj en reedukadejo en Agadir, estis prezentitaj la 25an de decembro 2013 antaŭ la juĝisto ĉe la tribunalo de Apelacioj de Agadir. Ĉi tiu decidis transloki ilin al la urba malliberejo de Inzgane dum daŭras la enketo. Indas rimarki, ke ĉi tiuj du saharanaj junuloj estis arestitaj pro partopreni en la popolaj protestoj ĉe la urbo de Assa sude de Maroko post la perforta detruo de la tendaro de Tizimi kaj la misproporcia uzo de la forto, kiu kaŭzis la morton, la 23an de septembro, de la saharana junulo Rachid Chine.

Alia saharana junulo estis arestita en Guelmim la 23an de decembro 2013. Temas pri Mohamed Daoudi, kies patro Mbarek kaj fratoj (Brahim, Hassan, Ammar kaj Taha) ankaŭ estas enkarcerigitaj. Tuj li estis enkarcerigita laŭ preventa aresto. Lia aresto ankaŭ rilatas al la samaj okazaĵoj de septembro en Assa.

La saharana aktivulino Fatiha Boushab, 35 jaraĝa, estis arestita la 21an de novembro 2013 dum ŝi partoprenis en koncentriĝo de protesto antaŭ la delegitejo de la registaro ĉe Tantan por postuli dungadon kaj pliboniĝon de la vivkondiĉoj. Ŝi estis enkarcerigita laŭ preventa aresto atendante juĝon pro «atako al ŝtatfunkciulo dum la plenumo de ties funkcioj» kaj por «nepermesata kunveno”.

Fatiha Boushab tuj komencis fastostrikon por denunci sian areston pro la sola delikto praktiki sian rajton peti dignan laborpostenon. Finfine ŝi estis kondamnita al monato de senapelacia aresto kaj 500 dirhamoj (50 eŭroj) de monpuno, estante liberigita la 21an de decembro

 

Grupo da laboristoj de Ait Melloul:

La 16an de decembro 2013, dek kvin laboristoj de du entreprenoj (Sotemac kaj Afirou) en industria areo ĉe Ait Melloul estis arestitaj. Ĉi tiuj laboristoj, kiuj kreis sindikatan sekcion de la CDT, estis koncentritaj antaŭ la sidejo de siaj entreprenoj farante sidostrikojn antaŭ 15 tagoj por postuli la pliboniĝon de siaj laborkondiĉoj. Ili estis prezentitaj antaŭ la Prokuroraro la mardon, 17an de decembro 2013. Ni ne scias se ili estas procesitaj.

 

Grupo UNEM-Marakeŝo:

La dek politikaj malliberuloj de la grupo de la UNEM de Marakeŝo, kiuj estas disigitaj en pluraj malliberejoj de la regiono, daŭrigas sian fastostrikon de la 12an de novembro 2013. La konsekvencoj por ilia sano sin eksentas. Du el ili, Aziz El-Bour kaj Mohamed Mouaden, en la malliberejo de Tiznit, senĉese svenas. Ili postulas sian regrupiĝon kaj la pliboniĝon de siaj kondiĉoj de aresto tiel, kiel la atribuon de la kondiĉo de politika malliberulo.

 

Grupo da instruistoj:

Ĉirkaŭ 4.000 marokaj instruistoj, posedantoj de majstrodiplomo, manifestaciis la 2an de decembro 2013 en Rabato por protesti kontraŭ sia forigo el la rangaltiĝo decidita de la registaro de la ĉefministro Benkiran. Dum la manifestacio kviete disvolviĝis, la policistoj perforte intervenis por disigi la manifestaciantojn vundante plurajn personojn. 17 manifestaciantoj, inter ili virino, estis prezentitaj antaŭ la Tribunalo de unua instanco de Rabato la 4an de decembro 2013. La tribunalo koncedis al ili la provizoran liberon kaj datis la juĝon je la venonta 8a de januaro.

 

Grupo «Kiso de Nador»:

Post la premo de la defendantoj de la homaj rajtoj kaj la eĥo, kiun ĉi tiu afero estigis en la publika opinio, la Tribunalo de unua instanco de Nador fine decidis la 6an de decembro liberigi la tri neplenaĝulojn Raja, Mouhsin kaj Oussama, kiuj estis procesitaj pro “atenci kontraŭ la publika honesteco”

 


Fuente: Esperantigita de Jesuo González