Proponita salutmesaĝo de Liberecana Frakcio por venonta internacia anarkiisma kongreso ĉe Sankta Imjero (Saint-Imier), Svislando.

Internaciaj Anarkiistaj Renkontiĝoj

Gekamaradoj,

Je la nomo de SAT Liberecana Frakcio, ni feliĉe donas fratecajn kaj solidarecajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj, grupoj kaj organizaĵoj ĉi tie en Sankt-Imjero dum tiu ĉi historia evento.

Internaciaj Anarkiistaj Renkontiĝoj

Gekamaradoj,

Je la nomo de SAT Liberecana Frakcio, ni feliĉe donas fratecajn kaj solidarecajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj, grupoj kaj organizaĵoj ĉi tie en Sankt-Imjero dum tiu ĉi historia evento.

Ni anoj de Liberecana Frakcio uzas internacian lingvon, Esperanto, kiel ilo por kuniĝi kaj kunlabori kun anarkiistoj el diversaj landoj. Ni sekvas spurojn de geantaŭuloj kiel la japanaj kaj ĉinaj anarkiistoj en frua 20-a jarcento ; tiuj, kiuj en Amsterdamo proponis utilon de Esperanto dum 1907 internacia kongreso anarkiisma ; tiuj diversaj kompanoj el Eŭropo kaj aliaj kontinentoj kiuj fondis Tutmondan Ligon de Esperantistoj Senŝtatanoj dum la 20-a jardeko ; kaj klasbatalemaj esperantistoj kiuj fondis nian internacian kaj sennacian organizaĵon de laboristoj, Sennacieca Asocio Tutmonda en 1921, kiu inkluzivas la Liberecanan Frakcion mem.

Tamen, ni ne plu parolu pri pasinteco sed pri la nuno kaj estonto. Dum kapitalismo regas kaj krizas tutmonde, ni ĉiuj scias, ke nepras organizi tutmonde. Ni ankaŭ bone scias ke certaj lingvoj, ekzemple la angla, jam sufiĉe sukcesis kiel internacia aŭ eĉ kolonia lingvo de komerco kaj kapitalo. Sed hodiaŭ, ni ĉiuj evidente povas paroli kune per multnombraj tradukantoj aŭ pli neformala fuŝkomunikado, kaj tia interkompreniĝo evidente estas ege kompleksa kaj mensbaŭma afero. Plie, lerni iun ajn nacian lingvon je sufiĉe bona nivelo ja povas esti malfacila, eĉ peniga tasko, kiu bezonas tempon, paciencon kaj studadon, ne malofte monon kaj sufiĉe bonan nivelon de edukado. Male, por lerni Esperanton, ebla lingvo de internacie pensantaj, ribelemaj, kaj anarkiemaj laboristoj, necesas nur malgranda frakcio de tia laboro.

Do, Esperanto daŭre vivas en nuna laborista movado kaj nuna anarkiisma movado. Sciu, ke ĉiuj partoprenatoj ĉi tie estos bonvenaj paroli al ni Liberecanaj Frakcianoj dum la venontaj tagoj, kaj se oni volus trovi informojn pri Liberecana Frakcio, SAT kaj laborista Esperanto-movado, estu bonvenaj.

Vivu anarkio !

SAT – Liberecana Frakcio

 

Liberecana Frakcio de SAT

 

Salutmesaĝo tradukita diverslingve :

English | Deutsch | Español | Hrvatski | русский



Fuente: SAT-Liberecana Frakcio http://satesperanto.org/Funkciado.html