La 86a kongreso de SAT okazos de 28a de julio ĝis 04a de aŭgusto 2013 en Madrido (Hispanio), nome ĉe Colegio Mayor San Juan Evangelista. Dum la lastaj dek jaroj la SAT-kongreso okazis ĉiam en Orienta Eŭropo kaj nur dufoje (Milano kaj Parizo) en Okcidenta Eŭropo. Do, denove en Hispanio post 11 jaroj (Alikanto).

 

Kiel kutime ĉe SAT-kongresoj, matene okazos la Ĝeneralaj Kunsidoj de SAT, kiuj estas malfermaj al ĉiuj kongresanoj, kaj posttagmeze kaj foje vespere okazos kleraj programeroj kaj socipolitikaj debatoj. Vespere ĉefe okazos la distraj programeroj : koncertoj, teatraĵoj ktp.

 

Kiel kutime ĉe SAT-kongresoj, matene okazos la Ĝeneralaj Kunsidoj de SAT, kiuj estas malfermaj al ĉiuj kongresanoj, kaj posttagmeze kaj foje vespere okazos kleraj programeroj kaj socipolitikaj debatoj. Vespere ĉefe okazos la distraj programeroj : koncertoj, teatraĵoj ktp.

Tuttaga ekskurso okazos al Toledo (dume tiu tago ne estos aliaj programeroj) kaj duontagaj promenadoj okazos tra Madrido serĉante ne nur la turismajn konindaĵojn sed ĉefe la lokojn kiuj estas ligataj al la historio kaj socipolitika vivo de la urbo kaj de la lando. Postkongreso okazos, se estos sufiĉe da interesatoj, el la 5a al la 8a de aŭgusto kun vizitoj al najbaraj urboj Avilo, Segovio, Aranĥuezo aŭ Eskurialo kaj ĉiutaga reveno al Madrido kie oni povos ĝui la vesperan madridan nokton.

Informaron pri Hispanio, Madrido kaj Toledo vi povos trovi en la koncernaj artikoloj de Vikipedio. Pri Avilo, Segovio, Aranĥuezo aŭ Eskurialo jam estas iom, kaj pli detala sekvos.

Pliaj prikongresaj informoj aperos regule iom post iom en tiu retejo.

Adreso de la OKK :

- Poŝta :
Asociación “Izquierda y Esperanto – SATeH”
Apartado de correos 8537
ES – 28080 – Madrid (Hispanio)

- Reta :
esperanto(ĉe)nodo50.org

 

 

SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) okazigos sian 86an Kongreson en Madrido,
Hispanio, de la 28a Julio ĝis la 4a Aŭgusto 2013.

Ĉar la organizantoj devas antaŭpagi ioman sumon al la kongresejo
(universitata hotelo), estas tre dezirinde ke tiuj, kiuj emas partopreni la
kongreson aliĝu kiel eble plej frue.

Kongrespaĝo: http://www.satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
Pri Madrido: http://eo.wikipedia.org/wiki/Madrido
Libera Folio: http://www.liberafolio.org/Members/madridano/satkongreso

 

La organizantoj ege dankos ke ĉi alvoko estu transsendata al aliaj
esperantaj forumoj.

Nome de SAT-en-Hispanio
D. Rodriguez Lopez-Silva