Iu propono de agado kaj esploro por la liberecana movado dum ĉi tiuj maltrankvilaj komencoj de la 21a jarcento devas nepre enhavi mallongan diagnozon pri la situacio. Diagnozo, kiun oni resumas per unu sola vorto: krizo.

Krizo de sistemo de superregado kaj maniero de produktado, kiuj subtenas sin per la ekspluatado kaj la perforto. Ankaŭ krizo de la klasikaj paradigmoj, kiuj alfrontis ĝin, kiuj pelis ĝin limigi sin kaj faris ĝin heziti inter la subpremo kaj la reformo.

Ni ne forgesu tiun duan aspekton de la krizo.

Ni ne forgesu tiun duan aspekton de la krizo. La sociaj movadoj (ĉefe, tiuj de tutmonda medio) montris je la lastaj jardekoj la spurojn de granda malvenko, tiu de la unua revolucia ondego, kiu etendiĝis de 1871 ĝis 1989. La cikatroj faritaj de tiu batalo povas vidiĝi ĝis la hodiaŭa tago. Kaj krome la venenaj kromproduktoj kaŭzitaj de la provo asimili la reziston farita de la sistemo, vidante sin venkanta, preskaŭ formas parton de la DNA de tio, kio postvivis, kaj ja nun trafas la tre probablan aperon de nova ciklo de luktoj, klare esperiga.

La liberecana movado ne estas escepto. Ĉi tiuj jaroj de malvenko kaj marĝeneco ŝarĝis ĝin per multnombraj balastoj kaj aligis al ĝi multnombrajn mallumajn trajtojn, kiujn ni devas purigi se ni volas, ke ĝi stariĝos, kiel solida kaj utila ilo en la manoj de kiuj volas renversi la nuntempan staton de la aferoj.

Tial kaj sekvante iujn numtempajn debatojn, mi estas provonta solvi kelkajn kritikojn faritaj de la nuntempaj tendencoj pri niaj praktikoj kaj proponoj. Ĉi tie mi prezentas iujn tezojn por ilia publika kaj frata diskuto, serĉante rearanĝi la liberecanan ribelantaron, kiu jam iom ekanoncas sin ĉie:

 

Unua tezo: La nia estas socia movado. La liberecana movado estas movado klopodanta transformi la realaĵon. Tiel simple. Ŝanĝi la mondon estas modifi la entutajn uzojn kaj strukturojn, kiuj subtenas la superregantan vivmanieron, tio estas, la kapitalismon.

Tio volas diri, ke la nia ne estas alia spirita serĉo (iu maniero de nova kristanismo serĉante fastojn kaj pentofarojn) sed revolucia provo. Kaj ke, kvankam tio ŝajnas strange, nia modelo ne estas tiu de la sanktulo aŭ la morale pura komunumo, sed tiu de la aktivulo ligita al la amasmovadoj kaj la grandaj sociaj luktoj. Kompreneble revoluciaj luktoj, tio estas, kiuj klopodas plenumi antaŭenirajn abruptajn efektojn, kaj ne nur malrapidan evoluon.

Krome, tio ankaŭ logike enhavas, ke la ligo kun la grandaj amasoj de la loĝantaro, kun iliaj bezonoj kaj interesoj estas tute nerezignebla. Ni solaj transformos nenion, kaj la plej profunda avangardismo konsistas altrudi al la amasoj tion, kio devus gravi por ili. Tio volas diri, ke la defendo de la tujaj materialaj interesoj de kiuj estas submetitaj kaj ekspluatitaj ne povas esti forlasita kaj ke, je la momento de la Granda Disrabado kaj la plej granda atako de la financa oligarĥio, tute nepras fronti kontraŭ iu tute neregata potenco kaj ties senposedigaj agadoj kaŭzantaj mizeron.

 

Dua tezo: krome, la nia estas movado de la laborista klaso. Ĉiam, ekde ĝia origino, la liberecana movado tute identiĝis kun la interesoj de la socia ekspluatita plimulto: la kampa kaj urba laboristaro. Ni povas diskuti, kiel nuntempe stariĝas la menciita klaso, kiel ĝi reale povas rompiĝi. Kion ni ne povas, ĉar estas tute falsa kaj la pasintaj jardekoj instruas nin, ke tio ne utilas al ni, estas nei la realaĵon de la labora ekspluatado kaj la akiro de la plusvaloro.

La laborista klaso ekzistas, kvankam ĝi estas nestabiligita kaj eble pli submetita ol neniam. La miraĝo pri la ekzisto de ĉieesta meza klaso nuntempe disfaliĝas. La iluzia tezo, tre rilatigita kun la etendiĝo de konsumismo, ke la laboro en la kapitalismo estas io okaza kaj ne necesa por la postvivado. Ili nepre remetis nin antaŭ la pura realaĵo: la “liberigo de la laboro” okazos per ĝia realproprigo kaj socialigo, ne por forkuro al la marĝineco, kiu nur utilas por plifortigi la samajn katenojn, kiuj pretendas submeti nin.

Kompreneble, ĉi tio pelas nin proponi alian aserton: ni povas kritiki la pli malprogresistajn aspektojn de la organizita labormondo, moki ĝian nuntempan malforton kaj la provojn funkciigi Ĝeneralan Strikon faritajn de la batalema sindikatismo; ni povas fari ĉian babiladon, kiun ni volas pri la “novaj sociaj figuroj”, kiujn, dume, ni estas nekapablaj organizi… sen la labormondo eblas nenia Socia Revolucio. Sen la organizitaj laboristoj la estonta konstitucia procezo ne estos pli ol la esprimo de la politika ambicio de la radikaligitaj restaĵoj de la meza klaso. Sen laborista klaso ne estas socia enhavo, nur politika ŝanĝo (je la plej bona el la okazoj, ĉar estas ankaŭ malfacile, ke ŝanĝos nenio sen premo sur la produkta aktiveco) eble ornamita per iuj kosmetikaj asembleoj.

La estonta konstitucia procezo nur havas sencon, el liberecana vidpunkto, se ĝi klare aligas la socian komponanton, kaj por tio mankas la premo de la organizita laborista klaso. Ne sufiĉas iuj pure marĝenaj elementoj de rekta demokratio en estonta Konstitucio, se finfine ni restos, kiel nun kun la labora reformo, la TLE-j (Portempa Laboro Enterpreno) kaj dungantaj kaj subdungantaj entreprenoj.

 

Tria tezo: La liberecana movado fidas la unuiĝon. Nia movado, kiel reala organizo kaj de klaso, fidas la unuiĝon de la submetitaj kaj ekspluatitaj sektoroj.

Konante la realaĵon kaj la sperton de la pasintaj luktoj, ni scias, ke nur la unuiĝo de ĉiuj sektoroj de la loĝantaro submetitaj al la oligarĥia komando de la internacia financa elito, povas konsistigi tiel sufiĉe vastan kaj fortan blokon por peli la ŝanĝojn laŭ la direkto de demokratiigo (tiel politika, kiel ekonomia) de la mondo.

Tiu Granda Socia Alianco por la ŝanĝo estus la esprimo, sed de la 99 %, ja de la granda plimulto de la tuta loĝantaro. Nia celo estas aligi al ĉi tiu lukto la sufiĉajn elementojn de asamblea kaj socialiga enprofundiĝo por aliigi ĝin en la komenco de granda transirprocezo al alia tute malsama kompleta modelo. Marŝigi la transformojn, kiuj funkciigas tiun grandan historian blokon al la produkta memmastrumado kaj la rekta demokratio, superante la hezitojn kaj dubojn de aliaj sektoroj kaj frakcioj de klaso, kiuj pretendos halti sin ĉe la duono de vojo, kio nur povas alporti malprogreson.

Tamen, por konstrui tiun Grandan Socian Aliancon, estas evidente, ke ni devas rezigni ĉiun dogmatismon kaj sektismon, la pasion por senkreditigi kaj krime juĝi la aliulojn. Kutimoj profunde enradikiĝintaj en niaj medioj.

Sciante, ke la frata kaj konstrua kritiko estas, ne nur necesa, sed profunde konvena, ni ankaŭ devas aligi al la DNA de nia movado la kutimon de la kunlaborado kaj la alianco, de la solidareco kaj la kontakto kun ĉiuj, kiuj luktas. Por aŭskulti, per unu fojo por ĉiuj, kaj ne nur alĵeti riproĉojn al tiuj homoj de la stratoj kaj la laborejoj pri kiuj ni tiom parolas.

 

Kvara tezo: ĉu organizo? Jes kaj nur jes. La malamiko estas organizita. Aliaj sektoroj, kiuj volas varbi la aktivulojn de la sociaj luktoj en siajn aŭtoritatajn strukturojn, estas organizitaj. Rezigni la organizon estus sinmortiga kaj nerespondeca, krom se ni nur volas esti porĉiame la simpatiaj fabrikantoj de konceptoj, kiuj poste la aliuloj manipulas laŭ sia gusto por aliigi ilin en la iloj de ilia povo.

Krome, la organizo estas nenio propre malbona nek alieniga. Ni havas la elementojn (la asambleismo, la federismo…) por konstrui strukturojn kun demokratiaj senco kaj legitimeco. Kaj ni povas fari tion en ĉiu socia medio (labora, civitana, ideologia…). Ne ĉiu organizo nepre estas avangardema (laŭ la malbona signifo de la vorto). Tamen ja estas tio, kion parto de la feminismo nomis la “tiraneco de la manko de strukturoj”, kie ĉiuj decidoj estas prenitaj, ĉe koridoroj kaj trinkejoj, de minoritato de uloj, kiuj interkonatiĝas kaj devas raporti pri siaj agoj al neniu. Kaj en la asembleo ĉio jam estas farita, ne de ĉi tiu aŭ tiu partio (finfine tio estus identigebla) sed de iu “flua reto” el uloj, kiuj ĉiam estas la samaj kaj ne permesas, ke iu pli partoprenu, sed ja kun multa komunuma babilado. Iuj el ni havas sufiĉan sperton kun la neprecizaj kaj neformalaj medioj por bone scii pri kio ni parolas. Estas demokratiaj “organizoj” kaj profunde centralizismaj “retoj”, kaj male. Sed la organizo (demokratia, por ni) permesas fari ĉiufoje pli kompleksajn aĵojn kaj laŭ pli granda skalo kaj, krome, estas la sola savzono antaŭ la momentoj de refluo, la subpremaj batoj, la enŝteliĝoj kaj la ĥaosaj devojiĝoj.

 

Kvina tezo: Ĉu enmiksiĝo? Jes, kompreneble, sed kiel?. Mi ĉi tie iomete parolos pri la asertoj, laŭ ĵusa artikolo, de la kamarado de la ĜKL Antonio J. Carretero.

Ni devas interveni, mi jam diris tion klare alifoje. Kaj fari tion preter la labora mondo, mi havas nenian heziton. Ni devas ĉeesti en la sociaj movadoj, ekologiismo, MSE-j (Memmastrumada Socia Ejo), grandaj kulturaj, muzikaj, poeziaj tendencoj… ĉie. Ni estas parto de tre vigla mondo, kaj ni nur vivos dum ĉi tiu vivo. La energio kaj la pasio devas peli nin fari ĉion, kion ni povas, disvolvi ĉiujn niajn kapablojn kaj partopreni en ĉiujn luktojn. Krome, tio estas necesa de strategia kaj taktika vidpunkto.

Kion mi ne tute konsentas estas, ke tion devas fari nepre la sindikato, sen konsideri la fortojn aŭ la kvanton da energioj, kiujn ĝi povas kanaligi al tiu direkto. Se troas kapabloj, kial ne?, sed ankaŭ tio povus bari aliajn necesajn laborojn. Mi kredas, ke kio kuŝas, en la fundo, malantaŭ tiu propono de la “ĉioampleksa sindikato” estas la radikala foresto de unuiga kaj ampleksa specifa organizo, kiu povas adopti holisman perspektivon de klare liberecana vidpunkto. Specifaj ekzistas, sed iliaj tendencoj de “sintezo” kaj ilia ekskluziva kunligo kun iu aŭ alia sindikata organizo neebligis, ke ili povas plenumi ĉi tiun funkcion. Tial ni aliĝas al la komunaj “Platformoj” pri diversaj temoj kaj iufoje (ne ĉiam, ĉar estas multa “platformo” tre asambleema kaj sana) ni finas suspektante, ke ni laboras por aliuloj. Ni volas solvi tion per “ĉioampleksa sindikato”, kiu okupas la lokon de la ne ekzistanta specifa unuiga, sed kompreneble sindikato havas aliajn bezonojn kaj urĝaĵojn. Jam alvenis la momento proponi sin la konstruo de liberecana specifa organizo, kiu el unuigaj kaj ne dogmemaj proponoj favoros la etendiĝon de la socia influo de niaj perspektivoj en la aro de la popolaj movadoj, se ne estas tiel, daŭros la rompo kaj ĉiufoje pli malamaj tendencoj en niaj medioj.

 

Sesa tezo: konstrui kaj defendi.

Oni devas ĉeesti en la sociaj movadoj, kiuj alfrontas la grandan atakon de la financaj povoj. Oni devas defendi la socian salajron prokrastitan, kiel la senpaga kaj publika eduko aŭ la sano de universala aliro. Oni devas alfronti la reformojn pri la laboro kaj la pensioj. Oni devas eviti, ke la realaj homoj restu en la malriĉeco kaj la mizero.

Ankaŭ oni devas konstrui fareblajn alternativojn (kiuj povas esti vivitaj) al la maniero, kiel estas strukturita la mondo. Etendi ampleksan kaj diversigitan memmastrumadan reton kaj sperti per manieroj de socialigo kaj civitana kaj laborista kontrolo pri la publikaj servoj.

Oni devas fari la du aĵojn samtempe, kvankam estas malfacile. Ili estas ne antitezaj nek kontraŭdiraj. Defendi la fronton nepras por ke en la ariergardo oni povu sperti ion. Aliigi la ariergardon en laboratorio por la novaj formoj de vivo sen aŭtoritato nek ekspluatado nepras por ke havu sencon alfronti la danĝerojn de la fronto. Estas la alia premmaniero de la laborista klaso: la laborista organizo laŭ konstanta depostulo kaj la provoj de konstruo de la nova socio, streĉante la produktivan strukturon. La renkontiĝo de ambaŭ medioj konstruas la eblon de la apero de transformita realaĵo kaj samtempe konflikton kun la malnova mondo. Tiu estas la komunismo (liberecana, kompreneble), kiel reala movado, kiu neniigas la nuntempan staton de la aferoj. Konflikto kaj konstruo. Konfronto kaj socia kreemo. Nia “krea detruo”.

 

Sepa tezo: Aŭdaco, pli da aŭdaco.

La mondo estas agitata. Dum krizepokoj tio malnova ankoraŭ ne tute mortis, tamen jam estas tro malforta por disvastigi sian povon sur la socia tuto, tio nova ankoraŭ ne naskiĝis, tamen jam ekaperas sian vulkanan naturon malantaŭ la kulisoj. Estas la momento por ke sociaj movadoj, kiuj alitempe havis neniun eblon lasi ilian spuron en la socio, povu produkti decidajn forkojn en sistemoj submetitaj al ĥaosa tempesto de fluoj kaj premoj. Estas la momento peli. Tre danĝera momento, kompreneble, tamen enhavanta ĉiujn eblojn.

Liberecana movado batalanta por stariĝi, kiel utila ilo en manoj de la ekspluatitoj kaj subpremitoj, instrumento de liberigo kaj transformo de la realaĵo, ne povas stari sur la rando de la grandaj movadoj, kiuj skuas nian mondon. La socio radikale transformiĝos dum la jenaj jardekoj. En niaj manoj estas klopodi influi la direkton de tiaj transformoj. Neniu diris, ke tio estus facila. Tamen la pasio kaj la aŭdaco nepras.

Ĉi tiuj estas niaj tezoj. Ni bezonas submeti ilin al la tribunalo de la frata kritiko kaj la postulema provo de la praktiko.

 

Ni bezonas renkonti nin.

José Luis Carretero Miramar

 

Instruisto de Laboraj Formado kaj Orientiĝo, esploristo de la IESM (Instituto pri la Ekonomia Scienco kaj la Memmastrumado), aktivulo de la Sindikata Konfederacio Laborista Solidareco

 


Fuente: http://anarkismo.net/article/24149 Esperantigita de Jesuo González