La Nacia Konfederacio de la Laboro-Francio (NKL-F - CNT-F) deziras esprimi sian plenan apogon al la gvineaj gekamaradoj, kiuj suferas novan sangosoifan subpremadon. “Kvindek jaroj da diktareco, ĉu civila aŭ militista, sufiĉas !”. Tiuj ĉi estas la vortoj, kiuj hodiaŭ transiras de buŝo al buŝo de la gvineaj gelaboristoj. Post la reĝimoj de Sekou Toure (1958-1984) kaj de Lassana Conte (1984-2008) nun estas la vico de la stabo gvidata de la kapitano Moussa Dadis Camara por disrompi per krima perforto la deziron pri libe...

La Nacia Konfederacio de la Laboro-Francio (NKL-F – CNT-F) deziras esprimi sian plenan apogon al la gvineaj gekamaradoj, kiuj suferas novan sangosoifan subpremadon. “Kvindek jaroj da diktareco, ĉu civila aŭ militista, sufiĉas !”. Tiuj ĉi estas la vortoj, kiuj hodiaŭ transiras de buŝo al buŝo de la gvineaj gelaboristoj. Post la reĝimoj de Sekou Toure (1958-1984) kaj de Lassana Conte (1984-2008) nun estas la vico de la stabo gvidata de la kapitano Moussa Dadis Camara por disrompi per krima perforto la deziron pri libe…

La Nacia Konfederacio de la Laboro-Francio (NKL-F – CNT-F) deziras esprimi sian plenan apogon al la gvineaj gekamaradoj, kiuj suferas novan sangosoifan subpremadon. “Kvindek jaroj da diktareco, ĉu civila aŭ militista, sufiĉas !”. Tiuj ĉi estas la vortoj, kiuj hodiaŭ transiras de buŝo al buŝo de la gvineaj gelaboristoj. Post la reĝimoj de Sekou Toure (1958-1984) kaj de Lassana Conte (1984-2008) nun estas la vico de la stabo gvidata de la kapitano Moussa Dadis Camara por disrompi per krima perforto la deziron pri libero de la gvinea popolo.

Komence de la 2007a kaj dum pli ol unu monato la laboristoj kaj la gvinea loĝantaro leviĝis, je kosto de 137 mortintoj kaj miloj da vunditoj, post alvoko de la Inter-Sindikata Centralo (CNT-G, UST-G, ONSL-G, UDT-G) por postuli sian rajton pri libereco kaj digno.

Nun la gvinea popolo denove leviĝas por postuli siajn rajtojn. Ni donas al ĝi nian plenan apogon, por ke finiĝu por ĉiam la regado de la afrikaj novkoloniistaj diktatorecoj. Regadoj, kiuj prifajfas la rajtojn de la laboristoj, malestimas la loĝantarojn kaj portas la junularon al senelira vojo.

Frapo kontraŭ iu el ni estas frapo kontraŭ ĉiuj ni !

Internacian sindikatan solidarecon ! Vivu la revoluciema sindikatismo !

Internacia Sekretararo de la NKL-F – CNT-F


Fuente: En español : A-infos